Airto Moreira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Airto Moreira
Airto Moreira en 2007
Airto Moreira en 2007
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1941 (1941-08-05) (82-jaraĝa)
en Itaiópolis
Lingvoj portugalabrazilportugalaangla
Ŝtataneco Brazilo
Familio
Edz(in)o Flora Purim
Okupo
Okupo percussionist • ĵazmuzikisto • komponisto
TTT
Retejo http://www.airto.com
vdr

Airto Guimorvan Moreira (* 5-an de aŭgusto 1941 en Itaiópolis, Brazilo) estas brazila perkutinstrumento de ĵazo

Vivo[redakti | redakti fonton]

Airto Moreira alkreskis en Curitiba kaj São Paulo. En 1966 li estis muzkisto de Trio Novo, akompanis interalie ankaŭ kantiston Geraldo Vandré. Kiam en 1967 aliĝis Hermeto Pascoal, ĝi nun nomiĝisQuarteto Novo. En 1968 li transloĝis pro politikaj kialoj (Brazilon regis ekde 1964 militista diktaturo) kun sia edzino, kantistino Flora Purim, en usonon.

Moreira muzikis en Novjorko kun kelkaj ĵazmuzikistoj. Unu el ili, Joe Zawinul, konatigis lin kun Miles Davis. Moreira post tio kunlaboris je la kunsidoj por ties albumo Bitches Brew kaj muzikis en 1970 kaj komence de 1971 ankaŭ koncerte en la bando de Davis, aŭdeble en la albumo Black Beauty: Miles Davis at Fillmore West. Poste li apartenis al Weather Report de Zawinul kaj al la grupo Return to Forever de Chick Corea. Krome li kunlaboris je sonregistradoj de Gato Barbieri, Herbie Hancock, George Duke, John McLaughlin, Carlos Santana, Mickey Hart kaj Billy Cobham. Kune kun sia edzino Flora Purim li formas ekde ĉi tiu tempo precipe proprajn ensemblojn, ekde 1990 la bandon „Fourth World“ kun José Neto kaj Gary Meek.

Unu el liaj meritoj estas, ke en la jaro 1972 la renoma muzikrevuo Down Beat enkondukis la novan rubrikon perkutado. Li pregis la terminon „perkutado“ por la uzado de pli malgrandaj frapinstrumentoj, kiu venkis tutmonde.

Diskoj[redakti | redakti fonton]

  • 1970: Natural Feelings – Flora Purim, Hermeto Pascoal, Ron Carter kaj Sivuca
  • 1971: Seeds on the Ground One Way – Purim, Pasocal, Carter, Sivuca, Dom Um Romão, Severino de Oliveira
  • 1972: Fingers (CTI Records)- Purim, David Amaro, Hugo Fattoruso, Jorge Fattoruso, Ringo Thielmann
  • 1972: Free (CTI Records) – featuring Purim, Chick Corea, Keith Jarrett, Stanley Clarke
  • 1974: Virgin Land (CTI Records) Purim, Amaro, Stanley Clarke, Alex Blake, Eddie Daniels, Gabriel DeLorme, George Duke, George Marge, Jane Taylor, Kenny Ascher, Milcho Leviev
  • 1975: Identity – Purim, Amaro, Egberto Gismonti, Herbie Hancock, John Heard , John Williams, Luis Johnson, Raúl de Souza, Roberto, Ted Lo, Wayne Shorter
  • 1976: Promises of the Sun Arista – Purim, de Souza, Hugo Fattoruso, Milton Nascimento, Novelli, Toninho Horta
  • 1977: I'm Fine, How Are You? Warner Music Japan – kunlabore kun Fattoruso, de Souza, Rubén Rada
  • 1979: Touching You… Touching Me Warner Music Japan – Purim, Fatturoso, Al Ciner, Alphonso Johnson, Bayette, George Duke, George Sopuch, Herb Alpert, Joe Farrell, Jose Bertrami, Laudir de Oliveira, Manolo Badrena, Marcos Valle, Michael Boddicker, Nivaldo Ornellas, Peter Bunetta, Richard Feldman, The Sweet Inspirations
  • 1984: Misa Espiritual:Airto's Brazilian Mass Harmonia Mundi – Gil Evans, WDR Big Band, WDR arĉinstrumentistoj, Marcos Silva
  • 1985: Three-Way Mirror kunlabore kun Purim kaj Joe Farrell
  • 1986: Latino: Aqui Se Puede Montuno – Purim, Alphonso Johnson, Cachete Maldonado, Donaldo Alias, Frank Colon, Geni da Silva, Giovanni Hidalgo, Jeff Elliot, Farrell, Jorge Dalto, Kei Akagi, Keith Jones, Larry Nass, Laudir de Oliveira, Neves, Rafael Jose, de Souza, Tite Curet Alonso, Tony Moreno.
  • 1988: Samba De Flora Montuno – Purim, Johnson, Angel Maldonado, Bruce Bigenho, David Tolegian, Dom Camardella, Alias, Colon, Hidalgo, Eliot, Jill Avery, Farrell, Dalto, Akagi, Jones, Nass, de Oliveira, Luiz Munoz, Michael Shapiro, Jose, Randy Tico, de Souza, Roland Bautista, Rolando Gingras, Moreno
  • 1989: Struck by Lightning Venture Records – Purim, Bob Harrison, Chick Corea, Gary Meek, Herbie Hancock, Jose Neto, Junior Homrich, Marcos Silva, Mark Egan, Mike Shapiro, Randy Tico, Stanley Clarke
  • 1989: Killer Bees B&W – Purim, Corea, Meek, Hancock, Hiram Bullock, Egan, Clarke
  • 1992: The Other Side of This Rykodisc – por Mickey Hart k The World (TV-Serie)
  • 1993: Revenge of the Killer Bees (remix of Killer Bees) Electric Melt
  • 1999: Homeless Melt 2000
  • 1999: Code: Brasil Target: Recife Melt 2000
  • 2003: Life After That

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]