Aishwarya Rai

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aishwarya Rai
Aishwarya Rai en 2007
Aishwarya Rai en 2007
Persona informo
ಐಶ್ವರ್ಯ ರೈ
Naskonomo Aishwarya Rai
Naskiĝo 1-an de novembro 1973 50 jaroj
en Ŝablono:Flagicon Mangaloro, Karnatako, Barato
Religio hinduismo vd
Lingvoj hindiaanglatamilatuluamarata vd
Loĝloko Mumbajo vd
Ŝtataneco Barato vd
Alma mater Universitato de Mumbajo • Ruparel College • Kishinchand Chellaram College vd
Subskribo Aishwarya Rai
Familio
Edz(in)o Abhishek Bachchan (2007–nuntempo)
Infanoj Aaradhya Bachchan vd
Parencoj Amitabh Bachchan • Jaya Bachchan vd
Profesio
Alia nomo Aishwarya Rai Bachchan
Okupo filmaktoro • modelo • partoprenanto de belec-konkurso • aktoro vd
Laborkampo aktorado • manekenado vd
Aktiva dum 1997 – nuntempo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Aishwarya RAI, ankaŭ nur Aiŝvarja (ऐश्वर्या रय en la nagario) estas aktorino fama pro siaj multaj roloj en hindiaj, tamilaj, bengalaj kaj anglalingvaj filmoj.

Ŝi estis venkinto de beleca konkurso (Miss World 1994, en aĝo de 20), profesia modelulino kaj aktorino same en Bolivudo kaj ankaŭ en Hollywood-filmoj.

Rai aperis en modaj magazinoj kiel en la hinda Vogue; ŝi aperis en internacia reklamo por L'Oréal Parizo, De Beers (diamantoj), kaj Coca-Cola.

Post sia venko kiel belulino, ŝi eluzis la konatecon por iĝi aktorino: ŝi debutis en filmo de Mani Rathnam Iruvar (1997). Ŝia apero en la fruaj filmoj estis akre kritikita kaj oni nomis ŝian ludon nevera. Krom la hidaj filmoj, ŝi aktoris en tamilaj filmoj.

La gravan sukceson portis por ŝi la filmo Devdas, en kiu Rai rolis kun Bollywood-stelulo Shahrukh Khan kaj Madhuri Dixit. La filmo estis nomumita al Oskaro kaj oni prezentis ĝin en Cannes kiel la unuan hindan filmon dum la filma festivalo.

En 2003, Rai mem estis jam ĵuriano de Filmfestivalo de Cannes. En 2004, la Time Magazine elektis ŝin al inter la "100 plej influhavaj homoj de la mondo". Ŝi tiel populariĝis, ke oni nomis ŝin plej bela virino de la mondo kaj ŝi ricevis vaksfiguron en la panoptiko de Madame Tussauds.

Rai geedziĝis kun aktoro Abhishek Bachchan, en 2007. Ŝi naskis filinon en 2011.

Eksteraj ligiloj

greke http://www.aishwaryaworld.com Oficiala retejo