Ajapaneka lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ajapaneka lingvoNuumte Oote (tr. Vera Voĉo[1]) estas unu el 68 indiĝenaj lingvoj en Meksiko. En 13-an de aprilo 2011, gazeto The Guardian raportis ke la lingvo "riskas mortiĝi." Nur du parolantoj, kiuj povas paroli la lingvon flue, vivas. Iliaj nomoj estas - Isidro Velazquez, 69, kaj Manuel Segovia, 75. La lingvo estis viva ĝis la 1950-aj jaroj en Tabasco. Kvankam, la lingvo suferis post la registaro enkondukis instruadon en la hispana. Ankaŭ rapida proceso de urbiĝo kaj migrado de Ajapaneko-parolantoj rezultis en la malkreskiĝo de la lingvo.[1]

Daniel Suslak, profesoro helpanta je la The American Indian Studies Research Institute, estas unu de la lingvosciencistoj, kiuj verkas la unuan vortaron de la lingvo.[1][2]

La Nacia Indiĝena Lingva Instituto ankaŭ montris intereson pri revivigi la lingvon.[1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Jo Tuckman (2011-04-13). Language at risk of dying out – the last two speakers aren't talking. The Guardian. Alirita 2017-04-06.
  2. Anthropology Department of the Indiana University (2011-02-08). Alirita 2011-04-14.