Ajbak

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajbak
آيبك
urbo
Administrado
Lando  Afganio
Provinco provinco Samangan
Demografio
Loĝantaro 24 000  (stato de 2006)
Geografio
Geografia situo 36° 16′ N, 68° 1′ O (mapo)36.26666666666768.016666666667Koordinatoj: 36° 16′ N, 68° 1′ O (mapo)
Alto 959 m [+]
Horzono UTC+4:30
Ajbak (Afganio)
Ajbak (Afganio)
DEC
Ajbak
Ajbak
Situo de Ajbak

Map

vdr

Ajbak (perse kaj paŝtoe آيبك, aktuale ankaŭ nomata Samangan kiel la provinco) estas urbo en la nordo de Afganio. La urbo estas la administra centro de la provinco Samangan. Laŭ takso en la jaro 2006 Ajbak havis proksimume 24 000 loĝantojn (laŭ la lasta oficiala censo, antaŭ jam pli ol 30 jaroj, en 1979 temis nur pri 4 938).

Ajbak situas proksimume 240 kilometrojn norde de la urbo Kabulo kaj 60 kilometrojn okcidente de la urbo Baglan, 960 metrojn super la marnivelo. La urbanoj aparte produktas kaj vendas tritikon, migdalojn kaj pistakojn. La urbo estis fondita jam en la antikva epoko kaj iĝis grava centro en la regno Baktrio, je la tiutempa nomo Eukratidia. En la 4-a kaj 5-a jarcentoj ĝi estis grava centro de budhismo.