Ajnagrunda aŭtomobilo
El Vikipedio
(Alidirektita el Ajngrunda aŭtomobilo)
Ajnagrundaj aŭtomobiloj (ĵipo, ekstervojaj aŭtomobiloj) estas aŭtomobiloj por veturi sur malfacilaj grundoj, ekster vojo kun firma glata surfaco (ekz. asfalta aŭ betona).
Ili havas la sekvajn karakterizaĵojn:
- alta ĉasio, rilate al la grundo
- grandaj radoj kaj malfajna pneŭa profilo
- ĉiurada movo
- tre malalte lokita movilo
- diferenciala blokilo
- kadra konstrumetodo
- alte-situanta aer-alsuĉilo kun polvoprotekto
Ili estas uzataj ĉefe de soldatoj, ĉasistoj, en la agro- kaj forstokulturo kaj en motorsporto. Ili eĉ iĝas tre laŭmodaj ĉe la riĉaj etburĝoj, nur por la ŝajnigado. La terenaj aŭtoj estas parencaj al Sport-Utila Veturilo (angle Sports Utility Vehicle).
mezurnombroj [redakti]
Por la terena veturkapablo ekzistas karakterizaj mezurnombroj:
- akvoprofundo estas tiu akvoprofundo, kiu estas traveturebla je malrapida veturo.
- suprenira kapablo (dekliveco)
- grunda libereco (maksimuma alto de mallarĝaj obstakloj)
- eskarpa angulo antaŭe kaj poste
- rampla angulo
tipaj terenaj aŭtomobiloj [redakti]
- Unimog
- Munga
- Mercedes G-klaso, Wolf (Bundeswehr)
- VW Iltis
- Toyota Landcruiser
- Nissan Patrol
- Jeep
- Steyr-Daimler-Puch Haflinger kaj Pinzgauer
- Land Rover
- Hummer
- Lada Niva
- Suzuki Samurai/JIMNY
jure [redakti]
En la Eŭropunia juro, terena veturilo estas difinita kiel motorveturilo de internacia klaso N (kun tuta maso de ĝis 2 t) aŭ M kaj kun sekvaj ekipaĵoj:
- Antaŭa kaj posta akso povas esti samtempe movitaj
- diferenciala blokilo.
Krom tio ekzistas preskriboj pri grunda libereco kaj trapenda angulo.