Ajo (kabo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ajo
kaboterpinto [+]
SituoUkrainio, Krimea duoninsulo
- koordinatoj44° 25′ 36″ N, 33° 39′ 12″ O (mapo)44.42666666666733.653333333333Koordinatoj: 44° 25′ 36″ N, 33° 39′ 12″ O (mapo)

Ajo (Krimeo)
Ajo (Krimeo)
DEC
Ajo
Ajo

Ajo (Ukrainio)
Ajo (Ukrainio)
DEC
Ajo
Ajo
Map
Ajo
Vikimedia Komunejo:  Cape Aya [+]
vdr
Ajo (kabo) (Krimeo)
Ajo (kabo) (Krimeo)
DMS
La kabo Ajo vidata de la okcidenta flanko

Ajo (aŭ la kabo Ajo; ruse Мыс Айя) estas kabo sur la Suda bordo de Krimeo, situanta sudoriente de Balaklavo. La kabo prezentas la bordan elstaraĵon 13 kilometrojn longan. Administre la kabo apartenas al la Balaklava distrikto de la Sebastopola municipo. La kabo Ajo estas konsiderata kiel la okcidenta limo de la Suda bordo de Krimeo. Ĝi limas la Laspian krekon de okcidento. La nomo de la kabo venas de la helena vorto agios, kio signifas "sankta".

La kabo estas formita de abruptaj deklivoj de la monto Kuŝ-Kaja, kiu apartenas al la ĉefa montoĉeno de la Krimea montaro. La rokoj, kiuj formas la kabon, estas formitaj de supraĵurasiaj marmor-formaj kalkoŝtonoj. La montosupro estas kovrita de mediterane-tipaj maldensaj arbaroj. Ĉe la bazo de la kabo troviĝas kelkaj grotoj.

La teritorio de la kabo apartenas al la Ŝtata Rezervejo "Kabo Ajo" (organizita en 1982).