Ajvaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Ajvar)
Ajvaro

Ajvaro estas gustigaĵo kiu ĉefe konsistas el ruĝaj kapsikoj, melongenoj, salo, planta oleo kaj spicoj. Ĝi ĉefe estas populara en la balkana regiono.

Ajvaro povas esti manĝata sur pano, kiel aldonaĵo sur sandviĉoj, kiel gustigaĵo por la rostado de viando, aŭ kiel ingredienco por salatoj.