Akaŝeoj
El Vikipedio
La akaŝeoj estas indiana etno kun proksimume 10.000 membroj. Ili vivas en la hodiaŭa meksika federacia ŝtato Durango. En antaŭaj tempoj ili vivis krome en grandparto de la Sierra Madre Occidental.
Ili vivas kiel la praavoj, precipe per agrokultivado, teksado kaj fiŝkaptado.
La akaŝea lingvo apartenas al la branĉo de la tarakahita lingvogrupo, kiu apartenas al la sonora branĉo de la uto-azteka lingvofamilio. Multaj ankoraŭ parolas tiun lingvon, sed ili preskaŭ senescepte estas dulingvaj.
Fontoj [redakti]
- Das Große Lexikon der Völker (Josef Guter) - Komet ISBN 3-89836-580-8 (germanlingva)
