Akacio

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akacio
foliaro k floroj de Acacia melanoxylon
foliaro k floroj de Acacia melanoxylon
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Fabaloj Fabales
Familio: Fabacoj Fabaceae
Subfamilio: Mimozedoj Mimosoideae
Tribo: Acacieae
Genro: Akacio Acacia
Miller
Specioj

vidu tekston

La akacio (Acacia) estas genro de la papiliofloraj plantoj. En ĝi estas pli ol 1200 specioj.

Akacioj estas falfoliaj arbojarbedoj, ĉefe en Aŭstralio. La plimulto de la specioj kreskas en Afriko kaj kreskigas pikajn dornojn kaj pro tio en la angla lingvo nomiĝas kiel "dornarboj". La esprimo akacio estas ofte uzata por robinio, kio estas tute erara. Ambaŭ genro acacia kaj robinia ne kruciĝas, ili apartenas nur al la sama familio, al la fabacoj.

Akacio havas aŭ pare pinatajn foliojn aŭ fillokladiumon (platforman petiolon).

La etaj floroj, de malhelflava ĝis blanka, sidas dense en globforma aŭ cilindra spiko. Ili ofte ellasas fortan odoron kaj produktas multan polenon, kiu la mielabelojn altiras. La frukto konsistas el rondaj aŭ plataj guŝoj. La semoj estas longdaŭre vikapablaj, kelkaj – precipe en Aŭstralio – bezonas fajron, por povi ekĝermi.

La akacioj estis plantitaj jam en la malnova Egiptio kiel ornamplantoj.

[redaktu] Elektitaj specioj

[redaktu] Fotogalerio

[redaktu] Eksteraj ligiloj

Komunejo
La Vikimedia Komunejo havas dosierojn rilatajn al
Akacio sub la gloso Acacia
•  http://www.worldwidewattle.com
•  http://waynesword.palomar.edu/plaug99.htm
•  http://www.botanical.com/botanical/mgmh/a/acaci003.html
•  Pri akacio en la germana