Akada lingvo

El Vikipedio
(Alidirektita el Akada)
Saltu al: navigado, serĉo
Akada lingvo en kojna skribo
GilgameshTablet.jpg
AkkadischLand.png

La akada lingvo estas lingvo parolita de Akadanoj, por kiu la babilona kaj la asiria estas dialektoj. Akada lingvo parencas al malnovhebrea kaj araba. La akada servis kiel komuna lingvo por la popoloj de sud-okcidenta Azio dum 300 jaroj ekde 9-a jc a.K. La lingvo estis uzita dum ĉirkaŭ 2500 jaroj en Mezopotamio.

Enhavo

Skribo kaj sonsistemo [redakti]

La akada lingvo uzis kojnoskribon, kiu havis pli ol 600 signojn por vortoj kaj silaboj. La sonsistemo enhavis 20 konsonantojn kaj 4 mallongajn vokalojn (a,e,i,u), kiuj havis ankaŭ longajn versiojn.

Morfologio [redakti]

La substantivo estis deklinaciebla en nominativo, akuzativo kaj genitivo. Substantivoj havis singularon, pluralon kaj, en restoj la dualon, ĉefe ĉe substantivoj, kuj nomas parajn korpopartojn (ekz. piedoj, okuloj).

Ĉe verboj ekzistas - diference disde la pli malfruaj semidaj lingvoj - ankoraŭ sistemo de tempoj, ne aspektsistemo kiel ekz. en la araba. Ĉi tiuj tempoj estas: Prezenco, preterito, perfekto kaj stativo. La prezenco estis ankaŭ uzata por esprimi la futuron. krome verboj havas la substantivan formon infinitivo kaj la adjektivajn formojn verba adjektivo kaj participo, La modoj de la akada estas indikativo, imperativo, subjunktivo kaj ventivo. Krome estas modalaj formoj, kiuj esprimas pozitivajn kaj negativajn dezirojn, malpermesojn kaj certigon: voluntativo resp. kohortativo, prekativo, vetitivo, prohibitivo kaj la certiga formo.

Lingvohistorio [redakti]

  • 2300 a.K. - La akada lingvo disvastiĝis dum regado de Sargono.
  • 2000 a.K. - La akada anstataŭigis sumeran, kiel parollingvon de suda Mezopotamio.
  • 9-a jc a.K. - Babilona dialekto de akada lingvo fariĝis "lingua franca" en sud-okcidenta Azio.
  • 7-a jc a.K. - Aramea lingvo fariĝas dominanta lingvo de la regiono.
  • 1-a jc p.K. - Ĉiuj fontoj indikas, ke la akada lingvo jam ne uzatis.
  • 19-a jc p.K. - Akada lingvo estis deĉifrita de sciencistoj.

Interalie, danke al la kleriguloj de antikva Babilonio, kiuj tradukis akaden sumerajn tekstojn, estis ebla por modernaj filologoj kompreni sumerajn tekstojn. Vidu bibliotekon de Ninivo.

Literaturo [redakti]

Vidu ankaŭ [redakti]

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Esperanta traduko de la lernolibro "Introduction to Akkadian" from Richard Caplice
Ekstera ligilo    Detala enkonduko de la akada (en la angla)
Ekstera ligilo    Promotora Española de Lingũística (en la hispana)
Ekstera ligilo    Gramatiko, prononcado, historio ktp. (en la angla)