Akademio de la Astura Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akademio de la Astura Lingvo
public institution • akademio
Informoj
fondodato 15-a de decembro 1980
lando Hispanio
urbo Oviedo
Estraro
ĉefestro(j) Xosé Antón González Riaño vd
Nombroj
nombro de studentoj
nombro de kunlaborantoj
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
vdr
Sidejo de la Akademio de la Asturia Lingvo en Oviedo.
Akademio de la Asturia Lingvo en Oviedo.
Video de Viktor parolanta la asturan.

La Akademio de la Astura Lingvo (Academia de la Llingua Asturiana en la astura lingvo) estas institucio de la registaro de la Princlando Asturio (Hispanio) kies celo estas la esplorado, promociado, konservado kaj defendado de la astura lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La originoj de la A.Ll.A venas de la finoj de la 18a jarcento, kiam Jovellanos kaj la pastro González de Posada interŝanĝis korespondadon pri ĝi en 1791. La projekto elpensita de Jovellanos ne realiĝis pro lia deportado al Majorko.

Dum la 1920-aj jaroj fondiĝis la Reĝa Asturia Akademio de la Artoj kaj Literaturo, aŭspiciita de kelkaj homoj kiaj Pin de Pría. Ĝi dividiĝis en kvar sekcioj, kaj ĝia ĉefa celo estis la pretigado de vortaro kaj gramatika libro kaj publikigi revuon en la astura. La resto de la sekcioj havis la celon promocii la literaturon, teatron kaj muzikon en la astura lingvo.

Post reveno de la demokratio al Hispanio la antaŭ-aŭtonoma ento, la Regiona Konsilio, permesas la kreadon de la nuna akademio, kiu estis fondita la 15-a de decembro 1980. Ĝiaj celoj estis la esplorado kaj gramatika normigado de la diversaj dialektaj variantoj de la astura, listigi la vortojn, disvastigi ĝian uzadon, reguligi la instruadon, krei kaj promocii literaturajn konkursojn kaj realigi lingvistikajn kursojn pri la lingvo.

Xosé Lluis García Arias estis ĝia prezidanto ekde ĝia fondiĝo ĝis la jaro 2001. Lia posteulino en tiu posteno estas Ana Cano. La Akademio havas 21 membrojn, 19 korespondajn membrojn kaj 15 honorajn akademianojn.

Laboraĵoj[redakti | redakti fonton]

En 1981 estis publikigita la unua normiga laboraĵo de la Akademio, Normes Ortográfiques y Conxugación de Verbos. Aliaj menciindaj publikigaĵoj estas la Gramática de la Llingua Asturiana en 1998 kaj en 2000 el Diccionariu de l'Academia de la Llingua Asturiana, ankaŭ konata pro ĝiaj mallongigoj «DALLA».

La Akademio regule publikigas la revuon Lletres Asturianes (oficiala organo de la institucio), kaj libroj kaj revuoj rilate la esploradon de la lingvo, la literaturo kaj la astura kulturo: Cultures. Revista de cultura asturiana kaj Lliteratura. Revista lliteraria asturiana. Inter la libro-kolektoj troviĝas: Toponimia, Llibrería llingüística (filologiaj esploroj) Preseos (vortaroj), Cartafueyos normativos (normigaj tekstoj por la socia aplikado en la proceso de normigado de la astura lingvo), Llibrería académica (literatura kreaĵo), Escolín (porinfana), Lliteratura xuvenil (porjunulara), Cuquiellu, Mázcara (teatro)...

Ĝi ankaŭ celebras ĉiujare la Día de les Lletres Asturianes (tago de la asturaj literoj) ekde 1982, kaj unu el la ĉiujaraj esploraj internaciaj sesioj (Xornaes Internacionales d'Estudiu), kaj la Alcuentru "Llingua Minoritaria y Educación" kiu okazas ĉiun duan jaron.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]