Akademio de la Eŭska Lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Reĝa Akademio de la Eŭska Lingvo, en la eŭska lingvo: Euskaltzaindia, estas kultura institucio fondita en 1919 de Alfonso la 13-a kaj antaŭenpuŝita, same kiel la Societo pri Eŭskaj Esploroj (Eusko Ikaskuntza), de la kvar registaroj eŭsko-navaraj, por zorgi kaj normigi la uzadon de la eŭska, kaj ĝia filologia kaj etimologia esplorado.

Ĉefa sidejo en Bilbao.

Ĝia emblemo estas la kverko akompanata de la devizo Ekin eta jarrai ("komenci kaj daŭri").

La nombro de akademianoj estas 23, el kiuj 20 havas la eŭskan kiel gepatra lingvo (en decembro 2005).

La akademio havas diversajn laborkomisiojn kiuj realigas malsamajn taskojn rilate al la esplorado kaj studado de la eŭska lingvo, ĉi-komisionoj estas la sekvaj:

  • Vortara Komisiono, nuntempe laboras pri Ĝenerala Eŭska Vortaro. Ĝi havas ĝeneralan kaj priskribigan karakteron kiu kunigas historiajn enhavojn kaj dialektojn. Ĝi ankaŭ laboras pri Unuigita Leksika Vortaro kiu estas normiga kaj nur temas pri la euskara batua aŭ unuigita eŭska lingvo.
  • Gramatika Komisiono, ekde 1980 penas redakti la gramatikajn bazojn de la eŭska lingvo.
  • Komisio Lingva Atlaso, ĝia laboro konsistas el realigado de dialektologia mapo por scipovi pri la diversaj dialektoj parolataj en Eŭskio.
  • Onomastika Komisiono, ĝi esploras teoriajn kaj historiajn aspektojn de la lingvo.
  • Literatura Komisiono, ĝi esploras kaj analizas la popularan kaj intelektulan literaturon en la eŭska.
  • Komisiono de la parolata lingvo, ĝi okupiĝas pri esplorado de la eŭska kiam ĝi estas parolata kaj realigi normigaĵojn, ĉar ekzistas tre diversaj akĉentoj laŭ la loĝloko de la eŭsklingvanoj.

Oficiale ĉi institucio atingis oficialan agnoskadon en Hispanio, kun karaktero je Reĝa Akademio, en 1976, unu jaron post la fino de la diktaroreco de Francisco Franco kaj en Francio ĝi estas akceptata kiel institucio ekde 1995.

La Akademio havas sian sidejon en Bilbao kun delegacioj en Bayonne, San Sebastián, Pamplono kaj Vitoria.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]