Akademio de la nederlanda lingvo

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nederlandse Taalunie
Oficiala lingvo nederlanda
Prezidantino Marja van Bijsterveldt (ekde 2010)
Establo 1980
Membroŝtatoj 2
(plus 1 asocia membro)
Sidejo Hago, Nederlando
Oficiala retpaĝo taalunieversum.org

La Nederlanda Lingvo-Unio, nederlande Nederlandse Taalunie estas internacia instituto kiu fondiĝis en la jaro 1980 de Belgio kaj Nederlando. Ĝia ĉefa celo estas zorgi pri la unueco de la nederlanda lingvo, konsilante la registarojn de la diversaj landaj kaj regionaj membroj. Surinamo ekde 2005 estas asocia membro de la akademio.

Grava atingo de la Nederlanda Lingvo-Unio estas la modifo de la nederlanda ortografio en la jaro 1995. Tiucele ĝi eldonis vortliston de la nederlanda lingvo, ankaŭ konata kiel "La verda libreto" (nl:"Het Groene Boekje").

Literumilo [redakti]

La projekto OpenTaal celas disponigi senpagajn literumilojn por malfermitkoda programaro. La Nederlanda Lingvo-Unio kunlaboras kun la projekto. La 8-an de junio 2007 aperis aprobita listo kiu estas uzebla kun OpenOffice.org, Firefox kaj Thunderbird.

Superrigardo [redakti]

Akademio de la nederlanda lingvo:
  • ██ Membroŝtatoj
  • ██ Ŝtatoj kun specialaj ligoj kun la Akademio
  • ██ Aliaj regionoj kie oni parolas la nederlandan (aŭ la afrikansan).

Eksteraj ligiloj [redakti]

Ekstera ligilo    Projekto OpenTaal