Akado (antikva regiono)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akado estas antikva regiono en Mezopotamio, en nordokcidenta parto de tiu ĉi regiono, antaŭ starigo de Babilonio en 18-a jc a.K. La alia, suda parto de Mezopotamio nomiĝis Sumero. Inter la du regionoj okazis multaj militoj dum sia ekzisto, sed ambaŭ defendis sin kontraŭ aliaj najbaroj.

Akado vastigis en areo, kie Eŭfrato kaj Tigriso pleje proksimiĝas. Tio korespondas al ĉirkaŭaĵo de hodiaŭa Bagdado. La nomo devenas de Akado (Agade), semida urbo, fondita de Sargono ĉ. 2330 a.K. Ĉirkaŭ unu jarcento ĝi estis plej riĉa kaj grava urbo de la mondo. Laŭ la urbo oni derivis popolnomon - akadanoj, lingvonomon - akada, kaj nomon de la regno.

Ĉirkaŭ 2300 a.K. la potencon sur la tuta Mezopotamio kaptis semida reĝo Sargono 1-a. Lia rezidejo estis urbo Akado, kies ĝusta lokigo ankoraŭ ne eblas. Unuiĝo de Mezopotamiaj teroj sub la potenco de Sargono venigis al forta kaj centraliza regno, en kio rimarkeblis elementoj de despotio. Reĝa burokrataro, kies kvanto superis 5 milojn, kontrolis ĉiujn kamparajn komunumojn. Iuj esploristoj supozas, ke ekzistis eĉ regula armeo. En -2279 Sargono mortis, sed la Akada dinastio regis ankoraŭ longe. Sargono kaj liaj posteuloj zorgis pri la evoluo de interna kaj ekstera komerco, enkondukis unuecan sistemon de mezuroj kaj pezoj, kiu multe helpis al plia integriĝo de ĝiaj landpartoj. Strebante evolui ankaŭ eksteran komercon, Sargono efektivigis konkeran politikon kontraŭ siaj najbaroj, kiuj estis riĉaj de iuj naturaj rimedoj. Tiamaniere en la konsisto de Sargona Regno okazis urbo Mari en meza Eŭfrato kaj norda parto de nuntempa Sirio. Akada regno pleje prosperiĝis dum regado de Naram-Suene, nepo de Sargono, kiu militvenkis en Elamo (oriente de mezopotamio), Zagros-Montaro (nuntempa Irano), nordaj teroj de Araba duoninsulo.

De tiu tempo la sumera lingvo iom post iom cedis la lokon al akada lingvo. Sargona dinastio regis ĉirkaŭ 120 jaroj kaj en 2200 a.K. ĝi estis detruita pro la invadoj de la orientaj najbaroj - gutiaj triboj.

Vidu ankaŭ