Akantacoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akantacoj
Barleria prionitis, infloresko kun tipaj zigomorfaj floroj de akantacoj, kun kunkreskintaj peltatoj
Barleria prionitis, infloresko kun tipaj zigomorfaj floroj de akantacoj, kun kunkreskintaj peltatoj
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: asteredoj Asteridae

lamiedoj Lamiidae

Ordo: lamialoj Lamiales
Familio: akantacoj Acanthaceae
Juss. [1]
akanto Acanthus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La akantacoj[2] (latine Acanthaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo lamialoj (Lamiales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 220 genrojn kaj preskaŭ 4000 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas akanto[2].

Ĝi estas grandparte tropika familio. Kun ĉ. 4000 specioj ĝi apspeciojas al la 12 plej specioriĉaj familioj de la angiospermoj (Magnoliopsida).[4]

Priskribo kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

branĉoj kun dornoj de Anthacanthus nannophyllus.

Habito kaj folioj[redakti | redakti fonton]

Ili estas plej ofte multjaraj, malofte unujaraj herbaj plantoj; ekzistas ankaŭ malmultaj lignaj specioj, tiam temas pri duonarbustoj, arbustoj kaj malofte arboj [5]. La plej multaj specioj kreskas surgrunde, sed ekzistas ankaŭ kelkaj epifitoj. Ili kreskas vertikale, horizontale aŭ grimpante, se ili estras volvantajplantoj, tiam ili voliĝas laŭ la senco de la horloĝa montrilo. Avicennia havas aerradikojn . La tigoj aŭ branĉoj havas rondan aŭ eĝan kverprofilon ofte kun ŝvelitaj nodoj. [5]. Kelkfoje ekzistas dornoj,kiuj formiĝas el reduktitaj folioj aŭ brakteoj [5].

La folioj sidas en bazaj rozetoj aŭ estas kontraŭstarantaj, malofte kontraŭstarantaj aŭ verticile ĉe la tigo. La folioj de unu foliparo povas estisamaj aŭ malsamaj. La foliplatoj estas plej ofte simplaj ĝis malofte dividitaj.[5] La folioj havas estas pinatan aŭ retan nervuron. La folia surfaco povas havi glandajn punktojn. La folirandoj estas glataj, ondaj, noĉitaj dentaj aŭ segildentaj. Stipuloj ne ekzistas [5].

detaloj de la floroj de Eranthemum pulchellum.
fruktaro kunkapsulfruktoj de Acanthus balcanicus.

Infloreskoj, floroj kaj florekologio[redakti | redakti fonton]

La floroj estas malofte unuopaj, plej ofte ili staras plurope en densaj faskoj aŭ multope en finstarantaj aŭ flankstarantaj, spikaj, paniklaj, grapolaj, duakselaj cumaj infloreskoj. Po floro aŭ duaksela fasko ekzistas unu depende de la specio malgranda kaj verda aŭ granda kaj brile kolora brakteo. Ofte sub ĉiu floro estas du brakteoj, malofte ili mankas entute. La floroj aŭ havas aŭ ne havas tigojn.[5]

La duseksaj floroj estas kvinnombraj aŭ pli aŭ malpli unusimetriaj. Malofte ekzistas kvar malofte kvin sepaloj, Ili kunskreskas je la bazo kaj finas en kvar, kvin, dek aŭ dudek kalikdentoj; Ĉe Thunbergia la kaliko estas glatranda kaj reduktita al glatranda kaj kalikforma ringo. La kvin petaloj estas plej ofte kunkreskinta al cilindroforma aŭ funelforma korolntubo. La korolloboj povas esti preskaŭ egalgrandaj aŭ la korolo estas dulipa aŭ malofte ubulipa kun tri korolloboj. La supera lipo estas preskaj glatranda ĝis duloba. La malsupra lipo estas triloba. La origine kvin stamenoj estas ĉiam reduktitaj al kvar aŭ du fekundaj stamenoj. Ili estas malpli longaj ol pli longaj ol la koroltubo. La filamentoj estas liberaj aŭ pare kunkreskintaj; nur ĉe Strobilanthes ĉiuj tri estas kunkreskinta ĉe la bazo. Ekzistas (nul ĝis) du aŭ tri staminodioj. Du karpeloj estas kunkreskintaj al dufaka epigina ovario. La maldika pistilo finas en funelforma stigmo aŭ du stigmaj branĉoj.[5]

La florformulo estas:

La specioj de la familio akantacoj ludas gravan ekologian rolon, ĉar la konstruo de la floroj akomodiĝis al diversaj polenigantoj. La polenigadon faras birdoj, ekzemple kolibroj kaj nektariniedoj, (ornitofilio) aŭ insektoj, ekzemple abeloj aŭ , tag- kaj noktpapilioj , (entomofilio) aŭ vespertoj (kiropterofilio). La transvivado de tiuj bestoj dependas de la oferto de nektaro kaj poleno. [4]

Fruktoj kaj semoj[redakti | redakti fonton]

La kapsulfruktoj staras ofte ĉe tigetoj kaj estas duklaba. Ili elĵetas eksplodsimile ofte nur malmulte da semoj. Malofte la fruktoj estas drupecaj. La surfaco de la semoj estas glata, kalva aŭ lanuga, kelkfoje kun higroskopaj triĥomojn, kiuj pligrandiĝas en humida stato.[5]

ilustraĵo de Aphelandra tetragona

Enhavosubstancoj[redakti | redakti fonton]

Ofte ekzistas zistolitoj (sed ne ekzemple ĉe Acanthus, Blepharis, Nelsonia, Ophiorrhiziphyllon, Staurogyne, Thunbergia), ili ekestis pere de akumulado de Silicia acido kaj kalcia karbonato [6]. La semoj enhavas oleoj, proteinoj kaj rezerva celulozo, sed verŝajne neniu amelo[6]. Gravaj enhavosubstancoj estas polifenoloj , volatilaj oleoj, heterozidoj , nevolatilaj izoprenoidaj kombinaĵoj kaj alkaloidoj [6].

Utiligado[redakti | redakti fonton]

Kuracplantoj[redakti | redakti fonton]

Kelkaj specioj estas kuracplantoj:

Ornamplanto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi familio estas kelkaj genroj kaj specioj, kiuj taŭgas kiel ornamplantoj en parkoj ka ĝardenoj [5]:

Kiel akvariaj plantoj kelkaj specioj el la genro akvoamiko estas uzataj.

Furaĝo[redakti | redakti fonton]

La sudamerika specio Trichanthera gigantea havas multe da proteino kaj tial la planto povas esti uzata kiel furaĝo.

tribo Acantheae: nomdonanta genro Akanto(Acanthus): mola akanto (Acanthus mollis): folioj kaj infloreskoj, la folioj estas grandparte kovrate de brakteoj
tribo Acantheae: Crossandra infundibuliformis relative malofta ĉambroplanto
tribo Barlerieae: Lepidagathis cuspidata
tribo Justicieae: Fittonia albivenis (sin.: F. verschaffeltii):
la grundkovranto estas ŝatata ornamplanto, kiu estas ankaŭ uzata kiel ĉambroplanto.
Tribus Acantheae: grandampleksa Afelandro (Aphelandra squarrosa), estas facilflegebla ĉambroplanto.
tribo Justicieae: la „ĉambrolupolo“ (Justicia brandegeana, sin. : Beloperone guttata) estas ŝatata ĉambroplanto.
tribo Justicieae: Pachystachys lutea estas ĉambroplanto
tribo Justicieae: la Jakobinio (Justicia magnifica, sin. : Jacobinia magnifica), estas malofta ĉambroplanto.
tribo Ruellieae: unusemetriaj floroj de Brillantaisia nyanzarum
tribo Ruellieae: Habito, folioj kaj floroj de Dyschoriste hygrophyloides
tribo Ruellieae: Ruellia elegans uzata en la tropikoj kiel ornamplanto
tribo Ruellieae: Sanchezia speciosa polenigita de Nektariniedoj (Arachnothera) .
tribo Whitfieldieae: Habito, folioj kaj infloreskoj de Withfieldia elongata
subfamilio Thunbergioideae: flugilhava tunbergio (Thunbergia alata) estas herba grimpplanto.
subfamilio Thunbergioideae: Thunbergia grandiflora, ofta specio en tropikaj parkoj kaj ĝardenoj kunpluraj kultivaroj.
subfamilio Avicennioideae: floro de ĝermanta avicenio (Avicennia germinans)

Sistematiko[redakti | redakti fonton]

La familio estis unue priskribita sub la nomo „Acanthi“ en 1789 de Antoine Laurent de Jussieu.[7] tipogenro estas Akanthus L. [8]. Specioj de Akantacoj Juss. estas: Avicenniaceae Miq., Justiciaceae Raf., Mendonciaceae Bremek., Meyeniaceae Sreem., Nelsoniaceae Sreem., Thunbergiaceae Lilja.[9]

La tuta familio de la Akantacoj (Acanthaceae) estas dividita en kvar subfamilioj [10] kaj ĉ. 229 ĝis 250 genroj[9] kun ĉ. 3500 ĝis 4000 specioj:

  • subfamilio Acanthoideae Link: Estas plej ofte herbaj plantoj. Ekzistas plej ofte okulfrapaj brakteoj. La disvastigo estas tutmonda - ekzistas ĉ. dek genroj en la Nova Mondo jkaj ĉ. dek genroj en la Malnova Mondo. Ĉi tie la kapsulfruktoj havas tigetojn. La subfamilio estas dividita en ses triboj kun ĉ. 217 ĝis 237 genroj kaj ĉ. 3220 specioj:
    • Tribo Acantheae: la kvar stamenoj havas po unu teko. Ĝi konsistas el ĉ. 20 ĝis 21 genroj kaj ĉ. 500 specioj[11]:
    • Tribo Andrographidae:
    • Tribo Barlerieae:
    • Tribo Justicieae: Ĝi entenas t ĉirkaŭ 104 genroj kun pli ol 2000 specioj:[14]
      • subtribo Diclipterinae NEES: Ĝi havas ĉirkaŭ naŭ genroj (elekto):
        • Dicliptera JUSS.: Ĝi entenas ĉirkaŭ 150 specioj.
        • Hypoestes SOL. EX R.BR.: La ĉirkaŭ 150 specioj esdtas disvastigitaj en la Malnova Mondo.
      • subtribo Isoglossinae: Ĝi enhavas dek genro:
        • Brachystephanus NEES (inklude Oreacanthus BENTH.): La ĉirkaŭ 24 specioj estas disvastigitaj en la tropika Afriko kaj Madagaskaro.
        • Conocalyx BENOIST: Ĝi nur havas unu specion:
        • Forcipella BAILL.: La ĉirkaŭ kvin specioj disvastiĝis en Madagaskaro.
        • Isoglossa OERST. (inklude de Strophacanthus LINDAU): La ĉirkaŭ 50 specioj hejmiĝas en Afriko, la Araba duoninsulo, Madagaskaro kaj Azio.
        • Populina BAILL.: La du specioj venas el Madagaskaro.
        • Ptyssiglottis T.ANDERSON: La ĉirkaŭ 33 specioj estas disvastigitaj de Sudorientazio ĝis Papua-Novgvineo.
        • Kalbreyeriella LINDAU: La tri specioj hejmiĝas en Mezameriko kaj Kolombio.
        • Razisea OERST.: La kvin specioj estas disvasrigita de Meksikio trans Mezameriko ĝis Kolombio.
        • Sphacanthus BENOIST: La du specioj hejmiĝas nur en Madagaskaro.
        • Stenostephanus NEES (inklude Cylindrosolenium LINDAU, Habracanthus NEES, Hansteinia OERST., Kalbreyeracanthus WASSH., Syringidium LINDAU): Lae ĉirkaŭ 82 specioj estas disvastigitaj de Meksiko ĝis Bolivio.
      • Ne en subtribo enordigita:
        • Afrofittonia LINDAU: Ĝi nur konsistas el unu specio:
        • Ambongia BENOIST: Ĝi entenas nu unu specio:
        • Angkalanthus BALF. F.: Ĝi havas nur unu specion:
        • Anisacanthus NEES: La ĉirkaŭ ok specioj estas disvastigitaj de Usono ĝis Meksiko.[12]
        • Anisotes NEES: La ĉirkaŭ 19 specioj hejmiĝas en la tropika Afriko kaj en Madagaskaro.[12].
        • Aphanosperma T.F.DANIEL: Ekzistas nur unu specio:
        • Aphanosperma sinaloensis (LEONARD & GENTRY) T.F.DANIEL: Ĝi hejmiĝas en la nordokcidento de Meksiko.
        • Ascotheca HEINE: Ĝi nur konsistas el unu specio:
        • Ascotheca paucinervia (C.B.CLARKE) HEINE: Ĝi estas disvastigita en la tropika okcidenta Afriko.[12]
        • Asystasia BLUME: La ĉirkaŭ 40 ĝis 70 specioj estas disvastigitaj en la tropikaj ĝis subtropika regionoj de la Malnova Mondo, ekzemple:
        • Ballochia BALF. F: La tri specioj hejmiĝas sur Sokotro.[12]
        • Calycacanthus K.SCHUM.: Ĝi havas nur unu specio:
        • Carlowrightia A.GRAY: La ĉirkaŭ 25 specioj estas disvastigitaj de Usono ĝis Kostariko.[12]
        • Celerina BENOIST: Ĝi havas nur unu specion:
        • Cephalacanthus LINDAU: Ĝi nur havas unu specion:
        • Chalarothyrsus LINDAU: Ĝi nur havas unu specion:
        • Chamaeranthemum Nees (Sin. : Chameranthemum Nees): La ĉirkaŭ kvar specioj loĝas en Neotropis.[12]
        • Chileranthemum OERST.: La du specioj hejmiĝas en Meksikio.[12]
        • Chlamydocardia LINDAU: La ĉirkaŭ kvar specioj estas disvastigita en la tropika Okcidentafriko.[12]
        • Chlamydostachya MILDBR.: Ĝi havas nur unu specion:
        • Chorisochora VOLLESEN: De la tri specioj unu specio hejmiĝas en la suda Afriko ka du specioj nur sur Sokotro.[12]
        • Clinacanthus NEES: La tri specioj hejmiĝas en Azio.
        • Clistax MART. La du specioj hejmiĝas en Brazilo.[12]
        • Codonacanthus NEES: La du specioj estas disvastigitaj en orienta kaj suda Azio.
        • Cosmianthemum Bremek.: La ĉirkaŭ dek specioj disvastiĝis en sudorienta Azio, precipe en Borneo.
        • Cyclacanthus S.MOORE: La ĉirkaŭ 15 specioj estas disvastigita sur la azia kontinento, el tiuj ĉirkaŭ ok specioj en Ĉinio.[5]
        • Danguya BENOIST: Ĝi nur havas unu specion:
        • Dasytropis URB.: Ĝi nur havas unu specio:
        • Dasytropis fragilis URB.: Ĝi nur kreskas en orienta Kubo sur serpentinroko.[12]
        • Dichazothece LINDAU: Ĝi nur havas unu specion:
        • Dicladanthera F.MUELL.: La du specioj estas disvastigita en okcidenta Aŭstralio.[12]
        • Dicliptera JUSS. (sin. : Diapedium K.D.KOENIG): La ĉirkaŭ 100 specioj estas disvastigata en la tropikoj kaj moderaj klimatoj tutmonde.
        • Filetia MIQ.: La ĉirkaŭ ok specioj hejmiĝas en Sumatro kaj la Malaja duoninsulo.[12]
        • Fittonien (Fittonia COEM.): la du specioj kreskas en Peruo.[12]
        • Glossochilus NEES: La du specioj hejmiĝas en la suda Afriko.[12]
        • Graptophyllum NEES: La ĉirkaŭ dek specioj estas disvastigataj en Aŭstralio kaj la sudokcidenta Pacifiko.[12]
        • Gypsacanthus E.J.LOTT ET AL.}}: Ĝi nur havas unu specion:
        • Harpochilus NEES: La tri specioj venas el Brazilo.[12]
        • Henrya NEES: La du specioj estas disvastigataj en Mezameriko.[12]
        • Herpetacanthus NEES: La ĉirkaŭ dek specioj estas disvastigataj de Panamo ĝis Brazilo.[12]
        • Hoverdenia NEES: Ĝi nur havas unu specion:
        • Hoverdenia speciosa NEES: Ĝi hejmiĝas en Meksiko- vor.[12]
        • Ichthyostoma HEDRÉN & VOLLESEN: Ĝi nur havas unu specion:
        • Isotheca TURRILL: Ĝi nur havas unu specion:
        • Jadunia LINDAU: La unu aŭ du specioj nur kreskas en Novgvineo.[12]
        • Juruasia LINDAU: DLa du specioj estas disvastigata en Brazilo.[12]
        • Justicia L. (sin. : Adatoda ADANS., Adhatoda MILL., Calophanoides RIDLEY, Ecbolium KUNTZE non KURZ, Gendarussa NEES, Mananthes BREMEKAMP, Rhaphidospora NEES, Rostellaria NEES non C.F.GAERTNER, Rostellularia REICHENB.): Ĝi entenas ĉirkaŭ 600 ĝis 700 specioj (inklude Beloperone kaj Jacobinia; ne estas monofila) en tropikaj ka moderaj regionoj tutmonde, el tiuj 43 specioj en Ĉinio.[5]
        • Kudoacanthus HOSOK.: Ĝi nur havas unu specion:
          • Kudoacanthus albonervosa HOSOKAWA: Ĝi hejmiĝas nur en Tajvano. Ĝi estas konata nur de malmultaj kolektoj kaj nur kreskas en la ĉiamverda plubvarbaro en alteco de 600 ĝis 700 m.[5]
        • Leptostachya NEES: Ĝi nur havas unu specion:
        • Linariantha B.L.BURTT & R.M.SM.
        • Mackaya HARV.: La tri specioj havas disjunkcian arealon en Himalajo kaj Sudafriko.
        • Marcania J.B.IMLAY: Ĝi nur havas unu specion:
        • Megalochlamys LINDAU: La ĉirkaŭ tri specioj hejmiĝas en la sudokcidenta Afrikokaj en Arabujo.[12]
        • Megalostoma LEONARD: Ĝi nur havas unu specion:
        • Megaskepasma LINDAU: Ĝi nur havas unu specion:
        • Melittacanthus S.MOORE: Ĝi nur havas unu specion:
        • Metarungia BADEN: La tri specioj estas disvastigataj en Afriko.[12]
        • Mexacanthus T.F.DANIEL: Ĝi nur havas unu specion:
        • Mirandea RZED.}}: La ĉirkaŭ ses specioj estas disvastigata en Meksikio.[12]
        • Monechma HOCHST.
        • Monothecium HOCHST.: La tri specioj estas disvastigata en la tropika Afriko ĝis suda Hindio.[12]
        • Odontonema NEES: La ĉirkaŭ 26 specioj estas disvastigataj en la Neotropiso .[12]
        • Oplonia RAF.: La ĉirkaŭ 19 specioj hejmiĝas en la Neotropiso kaj en Madagaskaro.[12]
        • Pachystachys NEES: La ĉirkaŭ dekunu specioj estas disvastigataj en la Neotropiso.[12]
        • Pelecostemon LEONARD: Ĝi nur havas unu specion:
        • Peristrophe NEES: La ĉirkaŭ 40 specioj estas disvastigataj en tropikaj ĝis subtropikaj Azio, Afriko kaj Madagaskaro.
        • Phialacanthus BENTH.: La ĉirkaŭ kvin specioj kreskas de la Himalajo ĝis la Malaja Duoninsulo.[12]
        • Phidiasia URB.: Ĝi nur havas unu specion:
        • Podorungia BAILL.: La ĉirkaŭ kvin specioj disvastiĝis nur en Madagaskaro.[12]
        • Poikilacanthus LINDAU: La ĉirkaŭ ses specioj estas disvastiĝintaj en la Neotropiso.[12]
        • Pranceacanthus WASSH.: Ĝi nur havas unu specion:
        • Pseuderanthemum RADLK.: Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 speciojn kun tuttropika disvastigo.
        • Pseudodicliptera BENOIST: La du specioj nur hejmiĝas en Madagaskaro.[12]
        • Psilanthele LINDAU: Ĝi nur havas unu specion:
        • Pulchranthus V.M.BAUM ET AL.}}: La kvar specioj venas el Sudameriko.[12]
        • Rhinacanthus NEES: La ĉirkaŭ 25 specioj estas disvastigataj en la tropikaj ĝis subtropikaj regionoj de Afriko ka Azio.
        • Ritonia BENOIST: La tri specioj hejmiĝas en Madagaskaro.[12]
        • Rungia NEES: La ĉirkaŭ 50 specioj estas disvastigataj en la tropikoj kaj subtropikoj de la Malnova Mondo.
        • Ruspolia LINDAU: La ĉirkaŭ kvar specioj estas disvastigataj en la tropika Afriko.[12]
        • Ruttya HARV.: La ĉirkaŭ tri specioj troviĝas en Afriko, en Madagaskaro kaj en Jemeno.[12]
        • Salpinctium T.J.EDWARDS
        • Samuelssonia URB. & EKMAN: Ĝi nur havas unu specion:
        • Sapphoa URB.: La du specioj troviĝas en Kubo.[12]
        • Schaueria NEES: La ĉirkaŭ ok secioj estas disvastigataj en Brazilo.[12]
        • Sebastiano-schaueria NEES: Ĝi nur havas unu specion:
        • Spathacanthus BAILL.: La tri specioj estas disvastigataj en Mezameriko.[12]
        • Sphinctacanthus BENTH.: Ĝi nur havas unu specion:
        • Streblacanthus KUNTZE: La ĉirkaŭ sep specioj estas disvastigataj en Mezameriko.[12]
        • Tessmanniacanthus MILDBR.: Ĝi nur havas unu specion:
        • Tetramerium NEES: La ĉirkaŭ 28 specioj troviĝas en Mezameriko.[12]
        • Thysanostigma J.B.IMLAY: La ĉirkaŭ du specioj troviĝas en suda Tajlando kaj la Malaja Duoninsulo.[12]
        • Trichaulax VOLLESEN: Ĝi nur havas unu specion:
        • Trichocalyx BALF. F.: La du specioj estas endemioj sur Sokotro.[12]
        • Vavara BENOIST: Ĝi nur havas unu specion:
        • Xerothamnella C.T.White: La ĉirkaŭ du specioj hejmiĝas en orienta Aŭstralio.[12]
        • Yeatesia SMALL: La ĉirkaŭ tri specioj disvastiĝis de la suda Usono ĝis nordorienta Meksiko- vor.[12]
    • tribo Ruellieae: la du sigmaj loboj estas neegalaj:
      • Ĝi entenas ĉirkaŭ 44 genrojn kun ĉirkaŭ 750 specioj:[15]
        • Acanthopale C.B.CLARKE: La 7 ĝis 15 specioj estas disvastigataj en la Tropikoj de la Malnova Mondo.[12]
        • Apassalus KOBUSKI: La ĉirkaŭ tri specioj troviĝas en sudorienta Usono kaj la Karaibaj insuloj.[12]
        • Benoicanthus HEINE & A.RAYNAL: La du specioj troviĝas en Madagaskaro.[12]
        • Bravaisia DC.: La tri specioj troviĝas de Meksikio trans Mezameriko kaj Kubo ĝis Kolombio kaj Venezuelo.[16]
        • Brillantaisia P.BEAUV.: Ĝi havas ĉirkaŭ 20 speciojn, kiuj troviĝas en Afriko kaj Madagaskaro.[12]
        • Brunoniella BREMEK.: La ĉirkaŭ ses specioj troviĝas en Aŭstralio, Novgvineo kaj Novkaledonio .[12]
        • Calacanthus T.ANDERSON EX BENTH. & HOOK. F.: Ĝi nur havas unu specion:
        • Dischistocalyx T.ANDERSON EX BENTH. & HOOK. F.: La ĉirkaŭ 20 specioj estas divastigataj en Afriko .[12]
        • Duosperma DAYTON: La ĉirkaŭ 26 specioj disvastiĝis en Afriko.[12]
        • Dyschoriste NEES: Ĝi havas ĉirkaŭ 50 speciojn.
        • Echinacanthus NEES: La ĉirkaŭ kvar specioj troviĝas en Hindio, Butano, Nepalo, Ĉinio (tri specioj) kaj Vjetnamio.[5]
        • Epiclastopelma LINDAU: La du specioj estas disvastigata en la tropika Orientafriko.[12]
        • Eranthemum L. (sin. : Daedalacanthus T.ANDERSON, Pigafetta ADANS., Upudalia RAF.): La ĉirkaŭ 15 specioj troviĝas en tropika ĝis subtropika Azio.
        • Eremomastax LINDAU: Ĝi havas nur unu ĝis tri speciojn.
        • Hemigraphis NEES
        • Heteradelphia LINDAU: La du specioj estas divastigata en tropika Okcidentafriko.[12]
        • Akvoamiko (Hygrophila R.BR., sin. : Adenosma NEES NON R. BR., Asteracantha NEES, Cardanthera BUCHANAN-HAMILTON EX BENTH. & J.D.HOOK., Hemiadelphis NEES, Kita A.CHEV., Nomaphila BLUME, Physichilus NEES, Polyechma HOCHSTETTER, Santapaua N.P.BALAKRISHNAN & K.SUBRAMANYAM, Synnema BENTHAM, Tenoria DEHNHARDT & GIORDANO NON SPRENGEL): La ĉirkaŭ 100 specioj troviĝas vaste en la tropikaj ĝis subtropikaj regionoj tutmonde. Estas ofte akvo- aŭ marĉplantoj.
        • Ionacanthus BENOIST: Ĝi nur havas unu specion:
        • Kosmosiphon LINDAU: Ĝi nur havas unu specion:
        • Leptosiphonium F.MUELL.: Ĝi havas ĉirkaŭ 10 specioj, kiuj hejmiĝas en Papuazio.[12]
        • Louteridium S.WATSON: Ĝi enhavas ĉirkaŭ dek specioj; ili troviĝas de Meksikio ĝis Mezameriko.[12]
        • Lychniothyrsus LINDAU: Ĝi havas kvin speciojn, kiuj troviĝas en Brazilo.[12]
        • Mellera S.MOORE: La kvar ĝis kvin specioj estas disvastigataj en Afriko.[12]
        • Mimulopsis SCHWEINF.: La ĉirkaŭ 30 specioj troviĝas en Afriko kaj Madagaskaro.[12]
        • Pararuellia Bremek.: La ĉirkaŭ 10 specioj troviĝas en Sudorienta Azio kaj Ĉinio (kvin specioj).[5]
        • Petalidium Nees: La ĉirkaŭ 35 specioj estas disvastigataj en Afriko, en Himalajo kaj Karibujo.[12]
        • Phaulopsis WILLD.: La ĉirkaŭ 22 specioj estas disvastigataj de la tropika Afriko, orienta kaj suda Azio kaj Sudorientazio.
        • Physacanthus BENTH.: La genro havas kvin speciojn, kiuj troviĝas en la tropika Afriko.[12]
        • Pseudoruellia BENOIST: Ĝi nur havas unu specion:
        • Ruellia L.: La ĉirkaŭ 150 ĝis 300 specioj estas disvastigataj en la tropikaj ĝis moderaj regiono de la tuta mondo.
        • Ruelliopsis C.B.CLARKE: La du specioj venas el Afriko.[12]
        • Sanchezia RUIZ & PAV.: Ĝi havas ĉirkaŭ 60 speciojn en la Neotropiso kun genrocentro en la nordaj Andoj.[16]
        • Satanocrater SCHWEINF.: La kvar specioj hejmiĝas en la tropika Orientafriko (Etiopio, Kenjo, Somalio). Unu specio ankaŭ atingas Okcidentafrikon.[17]
        • Sautiera DECNE.: Ĝi nur havas unu specion:
        • Spirostigma NEES: Ĝi nur havas unu specion:
        • Strobilanthes BLUME: La 250 ĝis 400 specioj estas disvastigataj en la tropika Azio, inter ili ĉirkaŭ 128 specioj en Ĉinio.[5]
        • Strobilanthopsis S.MOORE: La ĉirkaŭ kvin specioj troviĝas en la tropika Afriko.[12]
        • Suessenguthia MERXM.: La ĉirkaŭ ses specioj hejmiĝas en la Andoj de Peruo kaj Bolivio.[12]
        • Trichanthera KUNTH: Nur du specioj estas disvstigata en la norda Sudameriko .[12]
        • Trichosanchezia MILDBR.: Ĝi nur havas unu specion:
        • Zygoruellia BAILL.: Ĝi nur havas unu specion:
    • Tribo Whitfieldieae:[18]
      • La tribo havas ĉirkaŭ ok genroj kun ĉirkaŭ 31 specioj, kiuj disvastiĝas en tropika Afriko kaj Madagaskaro:
        • Camarotea SCOTT-ELLIOT: Ĝi nur havas unu specion:
        • Chlamydacanthus LINDAU (kelkfoje en Theileamea BAILL.): La ĉirkaŭ kvar specioj hejmiĝas en tropika Orientafriko kaj Madagaskaro.
        • Forcipella BAILL.: La ĉirkaŭ kvin specioj nur hejmiĝas en Madagaskaro.
        • Lankesteria LINDL.: La ĉirkaŭ sep specioj troviĝas en tropika Afriko kaj en Madagaskaro.
        • Leandriella BENOIST: La du specioj troviĝas nur en Madagaskaro.
        • Theileamea BAILL. (kelkfoje en Chlamydacanthus LINDAU): Ĝi nur havas unu specion:
        • Vindasia BENOIST: Ĝi nur havas unu specion:
        • Whitfieldia HOOK. (sin.: Leiophaca LINDAU, Pounguia BENOIST, Stylarthropus BAILL.): La ĉirkaŭ dek specioj estas disvastigataj en tropika Afriko.
    • Ne enordigitaj en tribo:
      • Neuracanthus NEES (sin. : Leucobarleria LINDAU): De la ĉirkaŭ 32 specioj troviĝas 18 sur la afrika kontinento, la speciocentro estas orienta kaj nordorienta Afriko. En Arabujo troviĝas kvar specioj. En Madagaskaro ekzistas ses specioj. Kvar specioj hejmiĝas en la tropika Azio de Hindio ĝis Vjetnamio.[10]
  • subfamilio Nelsonioideae (NEES) SREEMADHAVAN (sin. : Nelsoniaceae SREEMADHAVAN):[19]
    • Ĝi havas nur (kvar ĝis) ses ĝiis sep tropikaj genroj kun ĉirkaŭ 170 specioj:
      • Anisosepalum E.HOSSAIN: La ĉirkaŭ tri specioj venas el Mezafriko.
      • Elytraria MICĤ.: La ĉirkaŭ kvin specioj troviĝas en la Tropikoj kaj Subtropikoj.
      • Gynocraterium BREMEK. (Ĝi estis antaŭe en Staurogyne WALL.): Ĝi nur havas unu specion:
      • Nelsonia R.BR.: Maksimume kvin specioj estas el la tropikaj Afriko, Azio, Aŭstralio kaj Sudameriko. Ili estas invadaj plantoj en multaj regionoj.
      • Ophiorrhiziphyllon KURZ (Ĝi estis antaŭe engrupigita en Staurogyne WALL.)
      • Saintpauliopsis STANER (Ĝi estis antaŭe engrupigita en Staurogyne WALL.). Ĝi nur havas unu specion:
      • Staurogyne WALL.: Ĝi havas ĉirkaŭ 140 specioj kun tutmonda disvastigo en la Tropikoj.
  • Subfamilio Thunbergioideae KOSTELETZKY (sin.: Mendonciaceae BREMEKAMP, Thunbergiaceae LILJA): Ili plej ofte estas grimpplantoj. Ekzistas neniu brakteoj, sed ofte okulfrapaj kovrofolioj.
    • Ĝi entenas ĉirkaŭ kvin genroj kun (150 ĝis) 170 specioj, kiuj estas ĉefe disvasigataj en la Neotropiso, Afriko kaj Madagaskaro malmultaj taksonoj troviĝas de Sudorientazio ĝis Malajzio.
      • Anomacanthus R.D.GOOD: Ĝi nur havas unu specion:
      • Mendoncia VAND.}}: La ĉirkaŭ 60 specioj estas disvastigataj en la Neotropiso, en Afriko kaj Madagaskaro.[12].
      • Meyenia NEES: Ĝi nur havas unu specion:
      • Pseudocalyx RADLK.: La ĉirkaŭ ok specioj troviĝas en la tropika Afriko.
      • Thunbergia RETZ.: La pli ol 100 specioj troviĝas en la malnova mondo. Kelkaj specioj estas en multaj tropikaj regionoj invademaj.
  • subfamilio Avicennioideae MIERS (sin. : Avicenniaceae ENDL.):
    • Ĝ nu havas unu genro kun ok specioj. Kelkaj estas mangrovarboj. Ili troviĝas precipe en la tropikoj, parte ili la moderaj zonoj:


Laŭ WFO kaj TPL[redakti | redakti fonton]

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (24 jun. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[20]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Acanthaceae ĉe World Flora Online
  2. 2,0 2,1 2,2 akanto en PIV ĉe vortaro.net
  3. 3,0 3,1 Acanthaceae ĉe The Plant List
  4. 4,0 4,1 Erin Tripp, Ryan Stanfield: Acanthaceae Online Resource, 17. August 2011 Arkivigite je 2014-11-11 per la retarkivo Wayback Machine
  5. 5,00 5,01 5,02 5,03 5,04 5,05 5,06 5,07 5,08 5,09 5,10 5,11 5,12 5,13 5,14 5,15 Yunfei Deng, Jia-qi Hu, Thomas F. Daniel, John Wood & John R. I. Wood: Flora of China Editorial Committee: Wu Zheng-yi, Peter H. Raven & Deyuan Hong. Acanthaceae. Flora of China. Cucurbitaceae through Valerianaceae, with Annonaceae and Berberidaceae. volumo 19. Science Press und Missouri Botanical Garden Press. Beijing kaj St. Louis, 2011, paĝoj 369-378. ISBN 978-1-935641-04-9 Acanthaceae - Online | Typ= Gedrucktes Werk - Volltext-Online }}
  6. 6,0 6,1 6,2 R. Hegnauer: Chemotaxonomie der Pflanzen: Dicotyledoneae: Acanthaceae - Cyrillaceae, Band 3, S. 43-48.
  7. Antoine Laurent de Jussieu: Genera Plantarum, 1789, S. 102-103 eingescannt bei biodiversitylibrary.org.
  8. Acanthaceae ĉe Tropicos.org. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  9. 9,0 9,1 Acanthaceae en Germplasm Resources Information Network (GRIN), Agrikultura ministerio de Usono (USDA), Agrikultura esplora servo (ARS), National Genetic Resources Program. National Germplasm Resources Laboratory, Beltsville, Marilando.
  10. 10,0 10,1 Lucinda A. McDade, T. F. Daniel & C. A. Kiel: Toward a comprehensive understanding of phylogenetic relationships among lineages of Acanthaceae s.l. (Lamiales). In: American Journal of Botany, Volume 95, Issue 9, 2008, S. 1136–1152: Volltext-PDF.[rompita ligilo]
  11. Lucinda A. McDade, T. F. Daniel, C. A. Kiel & K. Vollesen: Phylogenetic Relationships among Acantheae (Acanthaceae): Major Lineages Present Contrasting Patterns of Molecular Evolution and Morphological Differentiation. In: Systematic Botany, Volume 30, Issue 4, 2005, S. 834–862. Volltext-PDF.
  12. 12,000 12,001 12,002 12,003 12,004 12,005 12,006 12,007 12,008 12,009 12,010 12,011 12,012 12,013 12,014 12,015 12,016 12,017 12,018 12,019 12,020 12,021 12,022 12,023 12,024 12,025 12,026 12,027 12,028 12,029 12,030 12,031 12,032 12,033 12,034 12,035 12,036 12,037 12,038 12,039 12,040 12,041 12,042 12,043 12,044 12,045 12,046 12,047 12,048 12,049 12,050 12,051 12,052 12,053 12,054 12,055 12,056 12,057 12,058 12,059 12,060 12,061 12,062 12,063 12,064 12,065 12,066 12,067 12,068 12,069 12,070 12,071 12,072 12,073 12,074 12,075 12,076 12,077 12,078 12,079 12,080 12,081 12,082 12,083 12,084 12,085 12,086 12,087 12,088 12,089 12,090 12,091 12,092 12,093 12,094 12,095 12,096 12,097 12,098 12,099 12,100 12,101 12,102 12,103 12,104 12,105 12,106 12,107 12,108 12,109 12,110 12,111 David John Mabberley: Mabberley’s Plant-Book. A portable dictionary of plants, their classification and uses. Cambridge University Press. tria eldono. 2008. ISBN = 978-0-521-82071-4 | Online = http://books.google.com/books?id={{{id}}} }}
  13. Dominique Champluvier, Iain Darbyshire: Schaueriopsis: a new genus of Acanthaceae (Acanthoideae: Barlerieae) from the Democratic Republic of Congo, In: Plant Ecology and Evolution, Volume 145, Issue 2, 2012, S. 279-284. COI:10.5091/plecevo.2012.657
  14. Lucinda A. McDade, T. Daniel, S. E. Masta & K. M. Riley: Phylogenetic relationships among the tribe Justicieae (Acanthaceae): Evidence from molecular sequences, morphology, and cytology. In: Annals of the Missouri Botanical Garden, Volume 87, Issue 4), 2000, S. 435-458.
  15. Erin A. Tripp, Thomas F. Daniel, Siti Fatimah, Lucinda A. McDade: Phylogenetic Relationships within Ruellieae (Acanthaceae) and a Revised Classification In: International Journal of Plant Sciences Volume 174, Issue 1, 2013, S. 97-137. Ŝablono:JSTOR
  16. 16,0 16,1 Acanthaceae ĉe Tropicos.org. En: Flora Mesoamericana. Missouri Botanical Garden, St. Louis
  17. Erin A. Tripp, Siti Fatimah: Comparative anatomy, morphology, and molecular phylogenetics of the African genus Satanocrater (Acanthaceae). In: American Journal of Botany, Volume 99, Issue 6 2012, S. 967-982. COI:10.3732/ajb.1100354
  18. Mariette Manktelow, Lucinda A. McDade, Bengt Oxelman, Carol A. Furness & Mandy-Jane Balkwil: The Enigmatic Tribe Whitfieldieae (Acanthaceae): Delimitation and Phylogenetic Relationships Based on Molecular and Morphological Data. In. Systematic Botany, Volume 26, Issue 1, 2001, S. 104–119: online bei JSTOR.
  19. Lucinda A. McDade, Thomas F. Daniel, Carrie A. Kiel, Agneta Julia Borg: Phylogenetic placement, delimitation, and relationships among genera of the enigmatic Nelsonioideae (Lamiales: Acanthaceae). In: Taxon, Volume 61, Issue 3, 2012, S.637–651.
  20. Listo de plantoj baza ĉe Google Sheets
  21. avicenio en PIV ĉe vortaro.net

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]