Akantodulo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Akantoduloj
Acanthodii.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj
Filumo: Ĥorduloj
Subfilumo: Vertebruloj
Infrafilumo: Fiŝoj
Klaso: Akantoduloj
Konserva statuso
Ordoj

Climatiiformes
Ischnacanthiformes
Acanthodiformes

Akantoduloj (latine Acanthodii, olda varianto — Acanthodei) estas formortinta klaso de fiŝoj, kiuj havis ecojn de ambaŭ (sub)klasoj de ostaj fiŝoj - kaj Sarkopterigoj, kaj Aktinopterigoj. Ili ekzistas ekde malfrua silurio (antaŭ ĉ. 430 milionoj jaroj) ĝis frua permio (ĉ. 250 milionoj jaroj). Plej probable ili ne estis tro aktivaj naĝantoj kaj manĝis planktonon.

La plej malnova trovita en fosilioj akantodulo estis mara besto, sed dum devonio pli kaj pli akantoduloj komencis vivi en pura akvo. Akantoduloj eble estis unuaj Makzeluloj kaj havis sufiĉe fortan vertebraron, kio helpis al ili naĝi. La klaso de akantoduloj enhavas tri ordojn: la Klimatioformaj, Iŝnakantioformaj kaj Akantodoformaj. Klimatioformaj estas karakterizataj per aldonaj protektaj ostoj apud vertebraro (estas versio, ke el ili evoluiĝis karapaco de Plakodermoj) kaj Akantodoformaj havas longajn brankajn eĝojn. La Iŝnakantioformaj estas unuaj bestoj kiuj havis dentojn, kvankam ĉe ili estis ne veraj dentoj, sed simple akraj elkreskaĵoj de makzelaj ostoj. Ĉiuj akantoduloj havis plakoidajn skvamojn, el kiuj evoluiĝis veraj dentoj de postaj vertebruloj.

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Literaturo

  • Основы палеонтологии. Бесчелюстные, рыбы. М., 1964. (ruse)
Ĝermo pri fiŝo
Ĉi tiu artikolo ankoraŭ estas ĝermo pri fiŝo.
Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redakti. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).