Akasto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akasto
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pelio
Patrino Anaxibia
Edzo/Edzino Astydameia
Infanoj Laodamia • Sthenele • Sterope • Actor
vdr

Laŭ la helena mitologio, Akasto (helene Ἄκαστος, latine Acastus) estis filo de la reĝo Pelio kaj post li ankaŭ reĝo en Iolko.

La reĝo Pelio estis insida kaj embuskema, li mem uzurpis tronon en Iolko kontraŭrajte, foriginte el la trono sian duonfraton, laŭrajtan heredanton de la trono, Eeson. Kiam post kelkaj jaroj pretendis siajn rajtojn Eesa filo Jazono, Pelio starigis kondiĉon por transdono de la trono, ke Jazono alportos Oran Ŝaffelon el malproksima lando Kolĥido.

Jazono organizis grandan ekspedicion de Argonaŭtoj, aŭdacaj herooj, kiuj kun li entreprenis danĝeran navigadon en Kolĥidon al la reĝo Eeto. Dum siaj vojaĝoj ili travivis multajn aventurojn. Jazono helpe de Eeta filino kaj sia posta edzino Medeo akiris la Oran Ŝaffelon. Fuĝante el Kolĥido mortigis Apsirton, fraton de Medeo.

Sed post reveno de la ekspedicio en Iolkon, Pelio ree rifuzis regadon eldoni, do Medeo lin, interkonsente kun Jazono kaj kun nekonscia helpo de Peliaj filinoj, mortigis anstataŭ petita rejunigo. La Peliaj filinoj freneziĝis.

Pelia filo Akasto pro terura ago elpelis Jazonon kaj Medeon el la reĝolando kaj proklamis sin Iolka reĝo mem. Sed lia regado ne daŭris longe. Mortigis lin Ftiotida reĝo Peleo, kiu ĉe Akasto trovis rifuĝejon. Okazis, ke Peleon ekamis Akasta edzino. Ŝia amo tamen ne estis reciprokata. Pro tio ŝi venĝe kulpigis Peleon, ke li volis ŝin adultigi, Akasto kredis ŝian mensogon kaj decidis Peleon mortigi. Fakte okazis male: Peleo mortigis Akaston kaj ankaŭ lian edzinon.