Akcento

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Akcento estas prozodia fenomeno kiu elstarigas silabon en vortovorton en frazo. Akcento estas supersegmenta eco de vortoj kaj frazoj. Ĝi apartenas al la fonologio de lingvoj. En plej multaj lingvoj, ia formo de akcento estas uzata por indiki la fokuson de la frazo per frazakcento. En multaj lingvoj kiuj ne estas tonlingvoj, unu silabo en plursilabaj vortoj kutimas esti akcentita. En tiuj kazoj, akcento estas realigata per altigo de la forto de voĉo kaj artikulacio. Tio estas nomata dinamika akcentostreĉakcento (angle: stress accent aŭ simple stress).

En kelkaj tonlingvoj, tono havas similan funkcion, kaj oni nomas tion tonakcento (angle: tone accent aŭ simple accent), en ne-faka lingvo foje ”muzika akcento”. Tonakcento tamen realiĝas malsame en malsamaj lingvoj kaj do ne estas unueca fenomeno.[1]

Akcento en diversaj lingvoj[redakti | redakti fonton]

Lingvoj kiel la angla aŭ la germana havas t.n. dinamikan aŭ elspiran akcenton, t.e. la akcentata silabo elparolate estas kun pli laŭta premo. Sekve ofte la ne akcentitaj silaboj malfortiĝis, komparu malnovgermana "ápful" (pomo) > germana "Apfel" aŭ latina "ágo" "éx-igo".

Lingvoj kiel la helena aŭ la litova havas t.n. muzikan akcenton, t.e. la akcentata silabo estas elparolata je alia (pli alta) tono. Ankaŭ la supozita hindoeŭropa lingvo verŝajne havis tonan akcenton.

Grave estas, ke nenie en iu lingvo ekzistas nur la unua aŭ la dua maniero de akcentelparolo, oni nur povas diri, ke unu lingvo ĉefe havas tian aŭ tian akcenton.

Laŭ la pozicio ni konas la sekvantajn kvar specojn, aranĝitaj laŭ relativa pozicio kaj movebleco:

  1. libera kaj movebla: La akcento povas esti ĉie en la vorto, kaj dum la gramatikaj ŝanĝoj ĝi povas ŝoviĝi al alia silabo. Tiaj lingvoj estas ekz. la rusa, litova aŭ la helena.
  2. libera kaj senmova: La akcento povas esti ĉie en la vorto, sed ĝi neniam ŝanĝas sian pozicion. Tiaj lingvoj estas ekz. la angla aŭ la germana.
  3. nelibera kaj movebla: La akcento estas ĉiam sur difinita silabo en la vorto, sed dum fleksiado kaj similaĵoj (se la vorto estas plilongigata) ĝi povas (devas) ŝovi sin al alia silabo por plenumo de la poziciregulo. Tiaj lingvoj estas ekz. la pola, latino aŭ Esperanto.
  4. nelibera kaj senmova: La akcento estas ĉiam sur difinita silabo kaj neniam ŝanĝas tiun pozicion. Tiaj lingvoj estas ekz. la hungara aŭ la ĉeĥa, kie ĉiam la unua silabo estas akcentata.

Aliaj lingvoj kiel dialektoj de la eŭska havas frazan akcenton. La akcento dependas ne de la vorto sed de la silabosituo en la tuta frazo.

Aldonindas lingvoj, en kiuj la akcento vagas kaj apenaŭ ludas rolon. Tiaj lingvoj estas ekzemple la kartvela aŭ la japana.

Ortografioj varias, pri kiel noti akcenton, kiam ĝi povas distingi sameskribitajn vortojn:

  • En kelkaj lingvoj, kiel la angla, leganto devas distingi ambaŭ per la apudteksto (record povas esti rEcord, "sondisko", aŭ recOrd, "registri").
  • Aliaj notas la akcenton en iuj kazoj sed ne en aliaj. La itala, notas ĝin kiam lastsilaba per ` (città), sed neniel en la aliaj kazoj.
  • En la hispana, la portugala aŭ la kataluna, kono de ortografiaj reguloj ebligas malambiguan determinon de akcentopozicio. Ekzemple, hispane, régulo, "reĝeto"; regulo, "mi regulas"; reguló, "li regulis", malsamas per supersignoj montrantaj akcenton sur unua, dua (ĉi-kaze sensupersigno) kaj tria silaboj respektive.

Akcento en Esperanto[redakti | redakti fonton]

En Esperanto, la akcento kutime estas sur la antaŭlasta silabo de plursilabaj vortoj: En la MONdon VENis NOVa SENto. Unusilabaĵoj havas akcenton laŭ cirkonstanco, ekzemple en la frazoj Ho, mia kor', ne batu maltrankvile kaj "ho" kaj "kor'" portas akcenton, dum pli senakcentas "ne".

Esceptas:

  • la tielnomataj enklitikoj (neleksikaj vortetoj): Ĉu vi VIDas la HUNdon kiu KURas preter la DOMo? Jen kaj "kiu" kaj "preter" emas perdi siajn laŭfundamentajn akcentojn en proza interparolo. Tio ankaŭ ofte validas por la verbo "esti", pro kio atesteblas senakcentaj formoj kiel "'stas": Mi ne 'stas ĉi tie!
  • emfazitaj vortoj en kelkaj cirkonstancoj: Ne, ne tien! Iru MALdekstren, mi diris!"
  • plursilabaj radikoj kiuj perdis finaĵon pro elizio: Skribi "anstat'" anstataŭ "anstataŭ" estas neoficiala Esperant'
  • kelkaj akronimoj en la elparolo de kelkaj, ekzemple TEJO [tejo] sed UEA [U E A] aŭ [ueA] aŭ [Uea] sed malofte [uEa].
  • la nomo "Zamenhof" (tiel Zamenhof esperantigis sian germanan nomon Samenhof) kiu plejofte prononcatas ZAMenhof anstataŭ laŭfundamente kiel zamENhof.

Manieroj marki akcenton en Esperanto[redakti | redakti fonton]

Ekzistas diversaj manieroj montri akcenton en skriba Esperanto. Pro tio, ke en Esperantaj vortoj akcento estas fiksita, komuna tradicio ankoraŭ ne estas ellaborita, kvankam ĝi estas bezonata por la okazoj, kiam necesas montri akcenton en prononcindikoj.

Uzatas la sekvaj sistemoj:

  • ne marki akcenton sur la antaŭlasta silabo kaj marki ĝin sur la lasta per apostrofo fine de la vorto: /Oĝalan'/. En tiu ĉi sistemo ne klaras, kiel marki aliajn situaciojn. Tiun sistemon rekomendas kelkaj lernolibroj de Esperanto.
  • marki akcenton per majuskligo de la akcentita silabo: /OĝaLAN/. Tiun sistemon plej ofte uzas Esperanta Vikipedio (ankaŭ tiu ĉi artikolo).
  • simila sistemo kun majuskligo nur de la akcentita vokalo: /OĝalAn/ aŭ pli ofte /oĝalAn/. Tiu sistemo tamen povas esti misgvida, kiam la unua silabo estas akcentita kaj kiam du vokaloj (kiel diftongo) estas akcentitaj.
  • marki akcenton per dekstra korno super la akcentita vokalo: /Oĝalán/. Tiun sistemon uzas kelkaj E-periodaĵoj kaj E-lernolibroj (i. a. la renoma Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris Kolker). La sistemo estas sufiĉe belaspekta por uzi ĝin en presita teksto, sed oni foje akuzas ĝin pri malneŭtraleco (la dekstra korno markas akcenton en la lingvoj hispana, rusa kaj kelkaj aliaj, dum en la ĉeĥa, ekz., ĝi signifas alian kvaliton de la vokalo, ne la akcenton).
  • marki akcenton per stilo (oblikva, substrekita, grasa aŭ kolore alia) de akcentita litero aŭ silabo: /Oĝalan/, /Oĝalan/ aŭ /Oĝalan/.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Larry M. Hyman (2006). "Word prosodic typology", gazeto : Phonology, volumo : 23, paĝoj : 225-257. COI:doi:10.1017/S0952675706000893