Akcio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Akcio estas valorpapero, kiu montras, atestas la proporcion je la grundkapitalo. ĝi estas emisiita je aĉeto ĉe la fondo aŭ altigo de la grundkapitalo. La posedanto de la akcioj, aŭ ackiulo, rajtas pri proporcia parto de la profito aŭ dividendo. En multaj landoj oni nomas tiajn firmaojn Akcia Kompanio (mallonge AK).

La propocio de la akcio estas donita ĉe la entreprenoj kiel nominala valoro, ekz. „50 €“. Ĝi valoras 50 € el la fundamenta kapitalo. Ekzistas ankaŭ akcio kun nenominala valoro (kvotoakciopecoakcio), kiu egalas al akcia proporcio je grundkapitalo. Ekz. ĉe 1.000 akcioj kaj 100.000 € grundkapitalo valoras unu akcio la proporcion de 1/1.000 je grundkapitalo kaj tiel je la entrepreno. La teoria nominala valoro ĉikaze estus 100 €.

La librotena valoro de la akcio estas kalkulata: librotena valoro je akcio = (propra kapitalo/akcia kapitalo) * nominala valoro je akcio

La entrepreno rajtas doni al la akciuloj profiton per dividendo. La dividendo estas akcioligita pago al la posedantoj de la akcioj. Pri grandeco de la dividendo decidas la ĉefa kunveno de la entrepreno. La akcio gravas kiel investaĵo ne nur pro dividendo, sed la kurzoaltiĝoj de la akcio donas ofte pli grandan profiton. La kurzo kompreneble povas ne nur altiĝi, sed sinki, falegi, tiel la investaĵo je akcioj estas ĉiam rizikoplena kaj povas signifi la tutan perdon de la investita kapitalo.

Oni en multaj landoj, la ŝtato detiras iom el la profito, kiam oni vendas siajn akciojn dum la jaro en formo de spekulada imposto.

Akciotipoj[redakti | redakti fonton]

Oni distingas je, ordinaraj akcioj (fondintaj) kaj privilegiaj akcioj (preferaj). La plej oftaj privilegiaj akcioj, privilegia akcio je dividendo ne certigas voĉdonrajtojn, male al la ordinaarj akcioj. Sed ili havas „preferon“, je pli alta dividendo.

Pliaj akcioj estas la unuopaj akcioj (posedula akcio), akcioj je nomo (nomumitaj akcioj) kaj ŝlositaj nomumitaj akcioj. Male al la unuopaj akcioj, la posedantoj de nomumitaj akcioj estas enskribitaj en akcian libron. La entrepreno tiel konas la akciulojn kaj ties proporciojn. Oni ofte devige antaŭskribas uzon de numumitaj akcioj kiel ekz. en Germanio ĉe la aviadil-trafikaj kompanioj. (ekz. Lufthansa AG).

La uzo de ŝlositaj nomumitaj akcioj celas eviton de aĉeto de nedeziritaj personoj (ekz. aĉeton de konkurantoj aŭ eksterfamiliuloj). La aĉeto (kaj vendo) de tiuj akcioj povas okazi nur dum certaj kondiĉoj, kiel kunsento de la entrepreno. Tiajn akciojn estas iom komplika aperigi, vendi sur la borso, ĉar la publika komerco staras en antagonismo al la kontrolo de la akciuloj.

Oni elpensis ankaŭ multajn tipojn de akcioj, kiuj celas ĉiam la pli grandan potencon je malpli granda kapitala proporcio. En Hungario ekzistas t.n. ora akcio, kiu certigis por la posedanto (ĉiam la ŝtato) bloki ĉiun vendon kaj aĉeton de la akcioj.

La komercado de la akcioj okazas sur borsoj, je kurzoprezo.


Historio[redakti | redakti fonton]

kupono, talono,

Lenin: en la imperialismo la kapitalistoj iĝis parazitoj, kupon-detranĉistoj (oni ricevas la dividendon per detranĉo de la al la akcio ligita kupono).


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]