Aachen
| Aachen | |||
| esperante: Akeno, france: Aix-la-Chapelle, nederlande: Aken, latine: Aquisgranum | |||
| urbo | |||
|
Aachen
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Aachen | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Federacia lando | Nordrejn-Vestfalio | ||
| Distriktaro | Distriktaro Kolonjo | ||
| Distrikto | Distrikto Aachen | ||
| Eksterdistrikta urbo | Aachen | ||
| Historiaj regionoj |
4
|
||
| Riveroj | Wurm, Rur | ||
| Situo | Aachen | ||
| - alteco | 266 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 50°46′N 06°06′E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 50.767 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">50.767°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej alta punkto | |||
| - alteco | 410 m s. m. | ||
| Plej malalta punkto | |||
| - alteco | 125 m s. m. | ||
| Areo | 160,83 km² (16 083 ha) | ||
| Loĝantaro | 258 664 (31.12.2010) | ||
| Denseco | 1 608,31 loĝ./km² | ||
| Unua skriba mencio | 765 | ||
| Urbestro | Jürgen Linden | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 52062–52080 | ||
| Tel. antaŭkodo | (+49) 0241 / 02403 / 02405 / 02407 / 02408 | ||
| ISO 3166 | 05 3 34 002 | ||
| Aŭtokodoj | AC | ||
| Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
| Nomo | Katedralo de Aachen | ||
| Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
| Jaro | 1978 (#2) | ||
| Numero | 3 | ||
| Regiono | Eŭropo | ||
| Kriterioj | i, ii, iv, vi | ||
|
Situo kadre de Germanio
|
|||
|
Situo de la urbo kadre de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio kaj de la distrikto Aachen
|
|||
| Retpaĝo: www.aachen.de | |||
Aachen (el kelta Ahha, Esperante Akeno kaj foje Aĥeno, france Aix-la-Chapelle, nederlande Aken, hispane Aquisgrán, latine Aquisgranum, dialekte Oche) estas urbo en okcidenta Germanio, en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio. Ĝi troviĝas proksime ĉe la nederlanda kaj belga landlimoj.
La Karola Premio ("Karlspreis") estas juĝata ĉiujare al persono, kiu antaŭenigis la eŭropan unuiĝon.
Najbara urbo: Eschweiler.
La Universitata Kliniko de Aachen disponas pri la plej granda malsanuleja konstruaĵo de Eŭropo.
Enhavo |
Historio [redakti]
Homoj priloĝis la regionon jam en la neolitiko. Dum la bronzepoko kaj frua ferepoko ĝin priloĝis keltoj, kion pruvas tumulo en la Aĥena arbaro. La keltojn subigis dum la Gaŭla Milito Romiaj soldatoj, kiuj tie konstruis banejon en la 1-a jarcento. (Hodiaŭ la varmaj fontoj ebligas, ke la urbo estas oficiala kuracloko.) La romianoj forlasis la ejon en la 4-a jarcento.
Tomboj atestas, ke frankoj ekloĝis en la regiono ĉirkaŭ Aachen en la 7-a jarcento. La unua tekstfonto, kiu mencias la urbon, originas el 765, kiam la franka reĝo Pipino la pli juna tie pasigis kristnaskon kaj sekvan paskon. Lia filo kaj posteulo Karolo la Granda konstruigis palacan regejon ekde 789 (unu turo de ĝi daŭre staras kaj estas la plej malnova konstruaĵo en la urbo); krome preĝejeton, bazo de la hodiaŭa katedralo. Karolo la Granda, jam imperiestro, mortis kaj entombiĝis en Aachen en 814. Ankaŭ liaj posteuloj dumtempe loĝis tie, ĝis la normanoj detruis la regejon en 881.
En la jaro 936 Otto la 1-a kroniĝis germana reĝo en Aachen, kaj tiel faris liaj posteuloj dum preskaŭ 600 jaroj.
La traktato de Aachen (aŭ franclingve Aix-la-Chapelle) de la 2-a de majo 1668 haltigis la militon de Devolucio inter Francio kaj Hispanio.
Partneraj urboj [redakti]
Liège (Luik, Lüttich), Belgio (1955)
Reims, Francio (1967)
Halifax, Britio (1979)
Toledo, Hispanio (1985)
Ningbo, Ĉinio (1986)
Naumburg, Saksio-Anhalto, Germanio (1988)
Arlington, Virginio, Usono (1993)
Kaburbo, Sudafriko (1999)
Kostroma, Rusio (2005)
רֹאשׁ הָעָיִן (Roŝ Ha Ajin), Israelo (2007)
Baltimore, Irlando (2010)
Istanbulo-Sarıyer, Turkio (2013)
- partnerigita kun la urboparto Kornelimünster/Walheim:
Montebourg, Francio (1972)
Esperanto-movado [redakti]
Estas gastiganto de Pasporta Servo tie.