Akimasa Nakamura
Akimasa NAKAMURA (japane : 中村彰正, Nakamura Akimasa, naskita en 1961) estas japana astronomo. (Oni ne konfuzu lin kun alia astronomo : Tsuko Nakamura.)
La Minor Planet Center atribuas al li la malkovron de 109 asteroidoj[1] inter 1994 kaj 2002, elde la Observatorio Kuma Kogen en Kuma, kies ano de la direktoraro li estas.
La asteroido 10633 Akimasa[2] estis nomita en lia honoro je la okazo de la naskiĝo de lia filino Kana Nakamura (al kiu estas dediĉita la asteroido 13239 Kana[3]).
Notoj kaj referencoj
- ↑ MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)
- ↑ La asteroido 10633 Akimasa, (IAU Minor Planet Center) (angle)
- ↑ La asteroido 13239 Kana (IAU Minor Planet Center) (angle)
Eksteraj ligiloj