Akirado de lingvaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Pri la akirado de lingvaĵo (lernado de la unua lingvo en la vivo) oni devas pripensi la malsamajn teorion, la malsamecon de individuoj kaj la hipotezon de ekzisto de sojla periodo al ĝi.

La origino kaj akirado de la reguloj de produktado de lingvaĵo estas objekto de multaj disputoj, tiel rilate al ĝia naturo (kognitiva aŭ specife lingva) kiel al ĝia lernado (denaska aŭ lernata en la socia medio). Laŭ multaj autoroj, la lingvaĵo implikas funkcion simbolan antaŭan al ĝi, kiu materiiĝis en la malsamaj sistemoj de signoj, kiuj estas rezulto de la unuigo hazarda de la signifanto al ĝia signifato. Tiu sistemoj de signoj de la lingvaĵo kombinas, siavice, aspektojn emociajn kaj afekciajn, kiuj esprimas la agon, rilaton au interagadon de la parolanto rilate lian mesaĝon, kaj volas influi sur la aŭdanto.

Teorioj[redakti | redakti fonton]

Oni povas distingi du teoriojn pri la akiro:

La lernteorio de la lingvaĵo aplikas al konduto lingva la samajn principojn proponitajn por klarigi la akiradon de la konduto nelingva, kaj diras ke la akirado de lingvaĵo obeas al la principoj de la fortigo (konfirmo) kaj la kondiĉado. Laŭ Skinner, la konduto lingva povas esti regata per uzo de fortigoj kaj stimuloj diskriminivaj, kaj la respondoj fortigitaj ripetiĝu sendefekte en la estonteco.

La aplikado de la principoj de la teorio de la lernado al la kampo de la lingva konduto ricevis fortajn kritikojn. En la centro de la polemiko estas Noam Chomsky, ĉefa reprezentanto de la teorio denaskista, kiu proponas la ekziston de "denaska mekanismo", kiu rolas baze en la lingvaĵo. Oni sugestas, ke la homoj naskiĝas kun denaska ("ennaskita") lingva kapablo, kiu aperas ĉefe el la proceso de la maturiĝo de la cerbo. La homa cerbo havas en sistemo neŭrona la mekanismon de akiro de lingvaĵo, kiu permesas la komprenon de la strukturo de lingvaĵo kaj proponas strategiojn kaj teknikojn de gepatra lingvo. La penso de Chomsky supozas, ke la menso de la infano estas preparita por procezi la karakteron de la homa lingvo, kreante specon de transforma gramatiko de la gepatra lingvo. Sed tio ne signifas, ke la sistemo mem estas denaska, sed ke la infana kapablo lerni lingvon estas denaska.

La vidpunkto de Chomsky ankaŭ havas kritikantojn, ĉefe inter la teoriistoj de ĝenerala lernado. Unu el la plej fortaj kritikoj estas la malsamecoj inter la individuoj rilate al la lernado de lingvoj.

Sojla periodo[redakti | redakti fonton]

Estas hipotezo pri sojla periodo en la akirado de lingvaĵo, kiu perdas forton en la hodiaŭo. Oni pensis, ke post la aĝo de dek du jaroj ne estas eble akiri lingvaĵon. Rezultoj de serĉoj montris la kapablon akiri lingvaĵon post tiu aĝo. Sed, malgraŭ ĉi tia akirado, estus eble, ke la posta disvolviĝo ne estas normala. Ŝajnas ekzisti "tuŝa" (sentema) periodo (aĝo de 16 monatoj ĝis 8 jaroj), en kiu okazas la esenco de la disvolviĝo de la lingvokapablo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]