Akiro de klientoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Revizio de 10:53, 20 mar. 2013 farita de Addbot (diskuto | kontribuoj)
(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)

Akiro de klientoj estas ĉiuj streboj de komercistoj aŭ anoj de komerca entrepreno akiri novajn klientojn per rektaj kontaktoj. En tiu malvasta senco do kampanjoj de varbado aŭ ĝenerala informado pri la komercejo respektive pri ties varoj aŭ servoj, kiuj nerekte ankaŭ celas havigi novajn klientojn aŭ plialtigi la aĉetojn de la jam ekzistantaj klientoj, ne konsideratas parto de la termino: Varbado kaj ĝenerala informado "verŝas" mesaĝon pri la komercejo relative sencele sur grandan kvanton da homoj, kaj oni esperas ke certa kvanto de ili ekinteresiĝas fariĝi nova kliento de la komercejo aŭ plialtigi siajn aĉetojn tie. Rekta akiro de klientoj do estas pli celitaj kampanjoj.

Ekkontakto de kompletaj nekonatuloj[redakti | redakti fonton]

La tiel nomata "malvarma akiro de klientoj" estas ĉiuj kampanjoj kontakti kompletajn nekonatulojn, do homojn, kiuj ĝis nun havis neniajn rilatojn al la komercejo.

En iuj landoj permesatas telefonalvokoj de komercejoj ĉe privatuloj, por konvinki ilin iĝi klientoj - en multaj landoj tiaj metodoj de akiro de klientoj tamen estas malpermesataj, ĉar ili konsideriĝas entrudiĝo en la privatan sferon de la civitanoj. Telefonadoj de komercejoj ĉe aliaj komercejoj en multaj landoj pli permesatas, almenaŭ tiam kiam supozeblas ke la altelefonata komercejo havas intereson plekti novan komercan rilaton profitigan por ambaŭ flankoj.

Ekkontakto de konatuloj[redakti | redakti fonton]

La tiel nomata "varma akiro de klientoj" estas ĉiuj kampanjoj kontakti homojn, al kiuj jam ekzistas iuspecaj ligoj. Ekzemple komercejoj povas kolekti adresojn per antaŭaj vendoj de varoj al la personoj, per okazigo de konkursoj, en kiuj la partoprenantoj deklaras sian konsenton esti ekkontaktataj de la komercejo, aŭ organizaĵo povas peri ekkontakton de komercejo al siaj membroj.

La akiro de novaj komercejaj klientoj konsideriĝu proceso, en kiu interplektiĝas pluraj komunikaj vojoj (kontaktoj personaj kaj per komunikiloj).