Akordo (muzikgrupo)
Akordo | |
---|---|
Akordo dum koncerto en la 93-a Universala Kongreso de Esperanto en Roterdamo 2008
| |
Bazaj informoj | |
Aktivaj jaroj | 1988 - nuntempo |
Retejo | tekstoj.nl/akordo |
Akordo estas muzikgrupo de nederlandaj kantistoj, kiuj kantas nurvoĉe, sen muzikila akompano.
Ĝia repertuaro konsistas el plurvoĉaj kantoj de diversaj landoj kaj diversaj stiloj: de mezepokaj ĝis modernaj, de folkloraj ĝis roko. Ĉiuj kantoj estas en Esperanto kaj preskaŭ ĉiuj ricevis tradukon aŭ - pli libere - Esperantan version verkitan speciale por la grupo. Malofte ili kantas muzikajn originale verkitajn en Esperanto.
La grupo ekzistas ekde 1988 kaj en 1989 okazis ĝia unua koncerto, en nederlanda Esperanto-aranĝo. En 1992 Akordo faris la unuan koncerton en eksterlando kaj en 1996 estis lanĉita la unua KD, Muzikpluvo. Poste, en 2003 la muzikgrupo publikigis sian duan muzikalbumon Kristnaska kordo.
Anaro
Diskaro
Eksteraj ligiloj
|