Akordo (muziko)
Akordo aŭ konsoneco estas grupo de almenaŭ tri tonoj sonantaj samtempe. Ekzemple, simpla maĵora konsoneco estas la unua, la tria, kaj la kvina noto de la gamo. Ekzemple do maĵoro estas la konsoneco de Do-Mi-So.
Enhavo |
[redakti] Specoj de akordoj
Ekzistas kelkdekoj specoj de akordoj uzataj en muziko. La plej uzataj estas:
[redakti] Maĵora akordo
vidu antaŭe.
[redakti] Minora akordo
estas la unua, tria kaj kvina noto de la minora gamo. Ekzemplo: La-do-mi.
[redakti] Dominantseptakordo
la plej ofta septakordo (por tio nomata ofte simple septakordo) - la unua, tria, kvina kaj sepa noto kalkulante el kvina noto de la ĉefa gamo - maĵora aŭ harmonia minora gamo. Ekzemploj: ĉefa tonalo Do-maĵoro, la septakordo estas So-Ti-re-fa; ĉefa tonalo La-minoro, la septakordo estas Mi-So#-Ti-re. La septakordo emas ŝanĝiĝi en melodio en ĝia ĉefa akordo. Ekzemple So-Ti-re-fa ofte transiras en do-maĵoron (aŭ do-minoron), Mi-So#-Ti-re ofte transiras en La-minoron (aŭ La-maĵoron). Iufoje la dominantseptakordo transiras en alian dominantseptakordon, kiu siavice transiras en minoran aŭ maĵoran akordon.
[redakti] Minora septakordo
la unua, tria, kvina kaj sepa noto kalkulante el kvina noto de la ĉefa gamo - natura aŭ melodia minora gamo. Ekzemplo: Mi-So-Ti-re kun la ĉefa tonalo La-minoro. La minora septakordo emas transiri en la ĉefan minoran akordon. Ekzemple Mi-So-Ti-re kutime transiras en La-minoron.
[redakti] Naŭtakordo
la plej ofta naŭtakordo estas dominantseptakordo kun aldonita naŭa noto. Ekzemplo: La-do#-mi-so-ti<- por ĉefa akordo Re-maĵoro. Naŭtakordo emas transiri en dominantseptakordon, kiu siavice transiras en maĵoran aŭ minoran akordon.
[redakti] Pligrandigita kaj malpligrandigita trisono
estas uzataj precipe en ĵazo. Pligrandigita trisono konsistas el du grandaj tritoj. Ekzemplo: Do-Mi-So#. Malpligrandigita trisono konsistas el du malgrandaj tritoj. Ekzemplo: Ti-re-fa.
[redakti] Proverbo
Ekzistas proverbo pri akordo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[1]:
|
« Kio akorde ne sonas, tio rimon ne donas. »
|
