Akosmismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akosmismo estas filozofia fakvorto, etimologie signifas "senorda". Estis akosmismo metita en uzon de Fichte kaj Hegel, por signifi ne-mondon, enkadre de la monisma filozofio (Hegel, Encyclopaedie, § 50).

Akosmismo estas filozofia sistemo, en kiu ne ekzistas la mondo, sed nur la imago de la mondo. La reduktado de ĉio al Dio (panteismo), havas la sekvon de neekzisto de la mondo kiel aparta afero. La akosmisma sistemo de Spinozo elstarigas Dion kiel ununuran konsistiganton de la tuta realo. Pere de racionalismaj spekulacioj, simile al Kartezio, Spinozo atingis Dion per analizo de la plej ĝeneralaj ideoj, kaj per samaj rimedoj demonstris, ke la mondo ne estas aparta, sed nur unu el la modaloj de Dio. Sekve, Spinozo nek neis Dion, nek neis la mondon, sed nur faris reinterpreton de ĉio laŭ la monisma sistemo. Pro tio avertis Hegel, iomete ironie, kontraŭ la akuzantoj de Spinozo, ke tiu îi, anstataŭ nei la mondon, enirigis ĝin en Dion.

La ruso Aleksandre Kojenikov, loĝinta en Francio, uzis la vorton por nomi la "eraron aŭ la absurdecon absolutan" de spinozismo, kontraste kun "la ateismo de Hegel", de li nun promociita. E. Meyerson, pola epistemologo en Francio, kontraŭmetis la realismon al neo de la mondo, laŭ li la scienco estas realisma, sed de ekspliko al ekspliko, ĝi nur povas alveni al akosmismo.