Akrida buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akrida buteo
Akrida buteo
Akrida buteo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Butastur
Specio: B. rufipennis
Butastur rufipennis
(Sundevall, 1851)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Akrida buteo (Butastur rufipennis) estas specio de rabobirdo de la familio de Akcipitredoj kiu loĝas en Afriko.

Pli precize ĝi troviĝas en Benino, Burkino, Burundo, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Eritreo, Etiopio, Gambio, Ganao, Gvineo, Gvineo-Bisaŭa, Kenjo, Liberio, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Nigerio, Ruando, Senegalo, Sieraleono, Somalio, Sudano, Tanzanio, Togolando, kaj Ugando.

Tiu specio havas tre malhelan kapon malhelbrunan al nigrecan kun tre kontrasta helbruneca gorĝo. La resto de supraj partoj estas malhelbrunaj dum la subaj partoj estas ruĝecbrunaj (kio estas tialo de la latina scienca nomo rufipennis, tio estas ruĝecaj plumoj) striecaj kaj pli ruĝecaj al ventro. La bekopinto estas malhelgriza kun flavaj bekobazo kaj vaksaĵo, dum la irisoj estas oranĝecaj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]