Akrido

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Akrido
Wanderheuschrecke-05.jpg
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Artropodoj Arthropoda
Klaso: Insekto Insecta
Ordo: Ortopteroj Orthoptera
Subordo: Caelifera
Familio: Acrididae
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

Akrido (acrididae) estas familio de saltanta insekto el la ordo de ortopteroj, el la familio akridedoj, koneble per mallongaj antenoj, malpli longa ol la korpoduono. Oni nomas eĉ kelkajn similajn genrojn ankaŭ iu akrido ekz. preĝanta akrido.

Multaj el ili estas relative grandkorpaj, kelkaj atingas eĉ longon de 70 mm. La akrido povas muzikadi per frotado de postaj kruroj al la elitroj. Ili metas ovojn en la teron. Ĝi estas plantovorantoj. Ili aperas (svarmado) kelkfoje amase kaj estigas grandajn damaĝojn. Uzatas en kelkaj landoj (Afriko) kiel proteinriĉa manĝaĵo.

Akrido-invado en Afriko 2004[redakti | redakti fonton]

En Maŭritanio (Nouakchott) okazis: la ĉielo iĝis bruna, la insektoj voris ĉiun verdaĵon. La aŭtoj koliziis ĉar la videbleco iĝis 0. La invado venis el la marbordo de la Mediteranea maro kaj baldaŭ atingis Okcident-Afrikon. La svarmantaj insektoj okupis unu kvadratkilometron 40-80 milion-ope, migras 130 km protage. Ili ĝenerale ekflugas je la 11-a horo kaj tuj flugas 30-50 km. Oni povas sekvi la svarmadon per radaro.

Kaŭzo eble estis, ke en 2004 estis riĉaj pluvoj ĉe la Atlasa Montaro, kio ebligis la ovo-demeton en la malsekan teron. Tie rapide evoluis la larvoj en la riĉa planta kreskaĵo. Akrido vivas nur 30 tagojn, sed ino povas demeti 60-100 ovojn samtempe (kaj post unu semajno kapablas denove pariĝi). Unu plenkreska akrido pezas 2 gramojn kaj povas manĝi samgrandan verdaĵon.

Aliaj invadoj[redakti | redakti fonton]

La invado en 1987-1989 kostis ĉ. 300 milionojn da dolaroj por bridi la plagon. Fine de la svarmado oni esploris la elirlokon (epicentron) de la invado kaj trovis nur 2 akridojn. En 1956 la akridoj atingis eĉ Eŭropon (Brition, Hispanion, Francion).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Lioness updated.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Zoologio