Akrisio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akrisio
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Abaso
Patrino Okaleo
Gefratoj Preto
Edzo/Edzino Aganippe • Eurydice of Argos
Infanoj Danao • Evarete • Apesantus
vdr

Akrisio (helene Ακρίσιος, latine Acrisius) estis en la helena mitologio filo de la Argolanda reĝo Abaso. Akrisio estis lia sekvanto sur Argolanda trono.

Akrisio havis fraton Proiton kaj ilia patro heredigis al ili sian reĝolandon kaj ordonis, ke ili regadu alterne. Estis konate, ke ambaŭ ĝemeloj estis malamikoj, onidire iliaj kvereloj komenciĝis ankoraŭ en la patrina interno. La malamo aparte profundiĝis post kiam Proito delogis filinon de Akrisio Danaon. Tion volis Akrisio venĝi kaj Proito fuĝinte apenaŭ savis sian vivon. Fine de sia periodo Akrisio ne volis cedi regadon al sia frato.

Proito foriris al likia reĝo Iobato kaj edziĝis kun lia filino Anteo, alinomata Steneboio. Poste li revenis al Argolando fronte de armeo kaj batalis kun sia frato pri reĝa sekvanteco. La batalo estis kruela kaj sanga, sed kun nula rezulto. Pro tio Akrisio kaj Proito decidis dividi la reĝolandon. Akrisio restis en Arguso kaj Proito okupis Tirinson kun ĉirkaŭaĵo.

Pli poste filinon de Akrisio Danaon enamiĝis la plej alta dio Zeŭso. Sed ŝia patro volis ŝin antaŭ li ĉiumaniere prigardi kaj pro tio li fermis ŝin en burgajn kelojn. Tamen Zeŭso superis ĉiujn barojn kaj akiris ŝin en formo de la ora pluvo. Kiam Danao naskis filon Perseon, humiligita kaj kolerigita patro farigis kestegon kaj en ĝin enĵetis la patrinon kaj ŝian infanon kaj ĵetis ilin en la maron. Mirakle savis ilin ankoraŭ vivajn fiŝisto Dikto, frato de serifa reĝo Polidekto. La reĝo gastame akceptis ilin, sed ankaŭ senskurpule klopodis pri amo de Danao, malgraŭ ŝi daŭre rifuzis lin. Tio daŭris ĝis Persea plenkresko, kiu poste defendis sian patrinon. En ekestintaj kvereloj la reĝo pridubis dian originon de Perseo kaj proponis al li superhoman taskon, ke li trovu kaj mortigu Gorgonon Meduzon kaj por pruvo alportu ŝian kapon. Tion fakte Perseo helpe de dioj okazigis. Kiam li montris al la reĝo Meduzan kapon, la reĝo transformiĝis en ŝtonon.

Poste Danao kaj Perseo revenis en Arguson. Ĉar la malnova orakolo determinis al la reĝo Akrisio ke mortigos lin lia propra nepo, la reĝo penis eviti la sorton per evitado de Perseo.. Tamen en sportludoj Perseo ĵetis diskon tiel malfeliĉe, ke trafis Akrision kaj mortigis lin.