Akro (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akro
portugale Acre

Flago de Akro

Blazono de Akro

Flago de Akro Blazono de Akro
subŝtatoj de Brazilo
Himno: Himno de Akro
Nomo de la loĝanto: acreano
Situo de Akro
Situo de Akro
Situo
 - Regiono Norda
 - Limnajbaroj Amazonio, Rondonio
 - Mezoregionoj 2
 - Mikroregionoj 5
 - Municipoj 22
Ĉefurbo Rio Branco
Registaro Nuntempa
 - Ŝtatestr(in)o Gladson Cameli (Partio por la Brazila Social-Demokratio)
(ekde 1-a de januaro 2019)
Registaro de 2015 ĝis 2018
 - Ŝtatestr(in)o Binho MARQUES (PT)
 - Vicŝtatestr(in)o Carlos César MESSIAS (PP)
 - Federaciaj deputitoj 8
 - Ŝtataj deputitoj 24
Areo  
 - Entute 152 581 km² (16º)[1]
Loĝantaro 2008
 - proksimume 680 073 loĝ. (25º)
 - Loĝdenso 4,5 loĝ./km² (23º)
Ekonomio 2006
 - MEP R$ 4 835 747 (25º)
 - MEP po kapo R$ 7 041 (19º)
Sociaj indikiloj 2000
 - IHD 0,751 (17º) – meza
 - Vivdaŭro 70,5 jaroj (15º)
 - Analfabetismo 16,9% (18º)
Horzono UTC-4
Mallongigo BR-AC
Retejo http://www.ac.gov.br
Mapo de Akro
Mapo de Akro
vdr
Akro

Akro (portugale Acre [Akre] el indiĝena vorto akiri) estas la plej okcidenta ŝtato de Brazilo. Ĝi limas sud-okcidente al Peruo, sud-oriente al Bolivio kaj havas, nord-oriente, nur du enlandajn najbarojn: Amazonion kaj Rondonion (ĉe la fino de ties mallarĝa patotenilo).

Ĝi havas areon de 153.149 km². Ĝia ĉefurbo estas Rio Branco; aliaj signifaj urboj estas Cruzeiro do Sul, Taraucá, Sena Madureira kaj Brasiléia.

Ebenaĵo de meza alteco de 200 metroj dominas la pliparton de Akro. Ĝiaj plej gravaj riveroj estas Juruá, Tarauacá, Muru, Embirá kaj Xapuri. La ekonomio de la ŝtato baziĝas sur la rikolto de kaŭĉuko kaj kaŝtanoj, bruto-bredado kaj agrokulturo.

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento Akro apartenis al Bolivio. Tamen de la komenco de la 19-a jarcento parto de ĝia loĝantaro estis brazilanoj, kiuj kolektis kaŭĉukon kaj praktike kreis memstaran teritorion en Bolivio.

En 1899, Bolivio provis certigi la regadon de la regiono, sed kaŭzis ribelon de la brazilanoj. Je la 14-a de julio 1899 Galves Rodrigues de Arias (kronomita "La Imperiestro de Akro") proklamis sendependan respublikon Akro, sed ĝi finiĝis jam en marto 1900. Dua respubliko daŭris de novembro ĝis decembro 1900. Sed je la 17-a de novembro 1903 Brazilo (per la traktato de Petrópolis) aĉetis la teritorion je 2 milionoj da britaj pundoj kaj je la kondiĉo konstrui fervojon de Madeira al Mamoré. Je la 25-a de februaro 1904 ĝi iĝis federacia teritorio de Brazilo kaj je la 15-a de junio 1962 ĝi akiris la statuson de ŝtato.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas malgranda movado kaj gastiganto de Pasporta Servo en Rio Branco.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. La signo º signifu "...-a rango el ĉiuj brazilaj subŝtatoj"

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.