Akro (Brazilo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akro
Acre
Flago de Akro
Blazono de Akro
(Flago) (Blazono)
Himno: Himno de Akro
Nomo de la loĝanto: acreano
Situo de Akro
Situo
 - Regiono Norda
 - Limnajbaroj Amazonio, Rondonio
 - Mezoregionoj 2
 - Mikroregionoj 5
 - Municipoj 22
Ĉefurbo Rio Branco
Registaro de 2007 ĝis 2011
 - Subŝtatestr(in)o Binho MARQUES (PT)
 - Vicsubŝtatestr(in)o Carlos César MESSIAS (PP)
 - Federaciaj Deputitoj 8
 - Subŝtataj Deputitoj 24
Areo  
 - Entute 152.581,38 km² (16º)
Loĝantaro 2008
 - Ĉirkaŭ 680.073 loĝ. (25º)
 - Loĝdenso 4,5 loĝ./km² (23º)
Ekonomio 2006
 - MEP R$4.835.747 (25º)
 - MEP per capita R$7.041 (19º)
Sociaj Indikiloj 2000
 - IHD 0,751 (17º) – meza
 - Vivdaŭro 70,5 jaroj (15º)
 - Analfabetismo 16,9% (18º)
Horzono UTC-4
Mallongigo BR-AC
Retejo http://www.ac.gov.br
Mapo de Akro
v  d  r
Information icon.svg
Akro

Akro (portugale: Acre [Akre] el indiĝena vorto akiri) estas la plej okcidenta subŝtato de Brazilo. Ĝi limas sud-okcidente al Peruo, sud-oriente al Bolivio kaj havas, nord-oriente, nur du enlandajn najbarojn: Amazonion kaj Rondonion (ĉe la fino de ties mallarĝa patotenilo).

Ĝi havas areon de 153.149 km². Ĝia ĉefurbo estas Rio Branco; aliaj signifaj urboj estas Cruzeiro do Sul, Taraucá, Sena Madureira kaj Brasiléia.

Ebenaĵo de meza alteco de 200 metroj dominas la pliparton de Akro. Ĝiaj plej gravaj riveroj estas Juruá, Tarauacá, Muru, Embirá kaj Xapuri. La ekonomio de la ŝtato baziĝas sur la rikolto de kaŭĉuko kaj kaŝtanoj, bruto-bredado kaj agrokulturo.

Ĝis la komenco de la 20-a jarcento Akro apartenis al Bolivio. Tamen de la komenco de la 19-a jarcento parto de ĝia loĝantaro estis brazilanoj, kiuj kolektis kaŭĉukon kaj praktike kreis memstaran teritorion en Bolivio.

En 1899, Bolivio provis certigi la regadon de la regiono, sed kaŭzis ribelon de la brazilanoj. Je la 14-a de julio 1899 Galves Rodrigues de Arias (kronomita "La Imperiestro de Akro") proklamis sendependan respublikon Akro, sed ĝi finiĝis jam en marto 1900. Dua respubliko daŭris de novembro ĝis decembro 1900. Sed je la 17-a de novembro 1903 Brazilo (per la traktato de Petrópolis) aĉetis la teritorion je 2 milionoj da britaj pundoj kaj je la kondiĉo konstrui fervojon de Madeira al Mamoré. Je la 25-a de februaro 1904 ĝi iĝis federacia teritorio de Brazilo kaj je la 15-a de junio 1962 ĝi akiris la statuson de subŝtato.

Esperanto-movado[redakti | redakti fonton]

Ekzistas malgranda movado kaj gastiganto de Pasporta Servo en Rio Branco.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]