Akrobataĵo
El Vikipedio
Balanciĝado sur pendŝnuro
Balanciĝado sur pendŝnuro
Per akrobataĵo aŭ akrobatio oni markas kutime aron de scioj, kiuj estas fonditaj sur eksterordinara korpa kapablo kunigita kun supermeza lerteco, iam kunigita ankaŭ kun porcio de kuraĝo. Tiuj ĉi personaj korpaj kapabloj estas poste eluzataj en kelkaj artistaj kaj neartistaj profesioj, plu poste en tereno de sporto.
Enhavo |
En sporto [redakti]
- natura parto de sporta gimnastiko, kelkaj bazaj akrobataj elementoj estas uzataj ankaŭ en moderna gimnastiko
- grava eco en plejmulto de disciplinoj de akrobata skiado
- akrobatajn elementojn enhavas ekz. ankaŭ arta sketado
- inter malmulte konataj sportoj apartenas konkursoj en akrobata rokenrolo, sporta aerobiko kaj simile
- akrobataj elementoj taŭgas ekz. en rajdado
- multajn aktobataĵojn uzas ankaŭ belrajdado sur biciklo
- paraŝutismo kaj sporta flugado
- montogrimpado kaj rokgrimpado
- akrobatajn kapablojn postulas ekz. ankaŭ stangosalto en leĝera atletiko aŭ saltoj en akvon el turo
Arto [redakti]
- tipe cirkaj aŭ varieteaj artistoj - artistoj akrobatoj
- filmaj stuntistoj
Alia signifo de la vorto [redakti]
La vorto akrobataĵo estas uzata ankaŭ en sporta flugado dum aviadila akrobatio.