Aksiologio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aksiologio- la scienco pri valoro kaj ĉio, kio apogas sur valoro. Ĝi esploras ĉefe rilatojn inter estoj kaj psikologie fenomenoj, kiu valoras per sencoj de homo. Tial aksiologion oni dividas sur etikon kaj estetikon. Etiko esploras moralecon, bonecon de esto kaj estetiko esploras belecon. Tiu esplorado estas ĉiam antropologia, ĉar eĉ ontologie homo ne povas fariĝi alia. Por la ordo multaj filozofoj opinias, ke teologio ankaŭ apartenas de aksiologio kaj esploras veron per kredo. Tial aksiologio esploras platonan triadon- boneco (per etiko), beleco (per estetiko) kaj vero (per teologio).

Neokantismo[redakti | redakti fonton]

En la tradicia ontologio, la orientiĝo pri la valoroj estas intime ligita kun la nocio de ento, per kies analizo ili estas trovataj kiel la koncernaj fundamentaj propraĵoj. En tiu ontologio direblas: ĉiu ento estas vera, ĉiu ento estas bona. Pro tiu maniero meti la aferon, la aksiologio ne montriĝas io tute aparta. Post kiam en neokantia kunteksto la valoroj aperis kiel konsiderinda aparta afero, la inventado de la nomo axiologio fariĝis adekvata sugesto. Pro tiu ideologia aspekto, ordinare nomiĝas aksiologio tiu nova filozofio, kiu operacias en la menciita neokantia kunteksto.Kiam estis enkondukta la nomo aksiologio, ĝi devus simple nomi la filozofion de valoroj kontraste kun la ontologio pri la realo. Sed tuj, je la komenco de 20-a jarcento, aksiologio falis en la prefero de la neokantiaj filozofoj, inter alie Eduard von Hartmann, por nomi rekte la studobjekton de valoroj. Per aksiologiismo nomeblas adekvate tiu neokantia doktrina orientiĝo pri la valoroj.

Aksiologiismo estas doktrino kiu emfazas la apartecon de la valoroj kiel apartan sistemon rilate la aliajn ontologiajn nociojn. Kontraste, la tradicia aksiologio ne estas aksiocentrisma, sed ontocentrisma.

La neokantia aksiologio deduktas la valorojn el la praktika rezono, aŭ, pli ĝenerale, el la transcenda subjekto. Kiel Immanuel Kant faris la metafizikan dedukton de la kategorioj de kono, en tute 12 aprioraj formoj, tiel analoge la aksiologiistoj, ekzemple Rudolf Lotze (1817-1881) kaj Wilhelm Windelband (1848-1915), deduktis, enkadre de la praktika filozofio, la kateriojn de valoro. Heinrich Rickert (1863-1936) inkluzivis la veron mem en la tabelo de valoroj. Sekve, la neokantia aksiologio ne limiĝis al la etiko, sed ekspansiiĝis al la logiko, estetiko, religio, kulturo.

La klasado de valoroj tre diversiĝis inter la neokantiaj filozofoj kaj fariĝis, ekzemple, en Edmund Husserl (1859-1938), speco de logiko de valoroj. La malakordo jam okazis en la klasado de la kategorioj de kono, sed tie almenaŭ elstariĝas la klasado de Kant, dum en la kampo de la aksiologio neniu klasado fariĝis firme la prefera. Husserl avertis pri la ebleco krei "formalan logikon de la valoroj".



Vidu ankaŭ: Etoso