Aksuma Reĝlando
La Aksuma Reĝlando (geeze: መነገሠ ፡ አከሰመ) estis grava komerca reĝlando en la nordoriento de Afriko. Ĝi aperis en la praaksuma periodo ĉ. la 4-a jc. a.K kaj establiĝis en la 1-a jarcento. Ĝi estis tre ligita al la komercado kun Hindio kaj kun la oriento de la Mediteraneo. En la tria jarcento, Aksumio komencis interveni en la sudo de Arabio, kelkfoje kontrolante la okcidenton de la regiono Tihama, inter aliaj. Fine de la 3-a jarcento ĝi komencis eldoni sian propran monon. La profeto Mani konsideris ĝin kiel unu el la kvar plej potencaj ŝtatoj de la tiama mondo kune kun la Sasanida Imperio, la Romia Imperio kaj Ĉinio.
En 325 aŭ 328 estis la dua ŝtato kiu konvertiĝis al kristanismo (nur post Armenio) sub la reĝo Ezano kaj ĝi estis la unua ŝtato kiu uzis la bildon de la kruco en siaj moneroj. En ĝia plej splendoro, Aksumio kontrolis la nordon de Etiopio, Eritreo, nordon de Sudano, Ĝibutio, okcidenton de Somalilando, Jemeno kaj la sudon de Saŭda Arabio, kun ĉ. 1,25 milionoj da km². Post dua orepoko komence de la 6-a jarcento, ekiĝis ĝia dekadenco, ĉesante la moner-eldonadon komence de la 7-a jarcento. Fine ĝi malaperis per la invado de la pagana aŭ juda reĝino Gudit en la 9-a aŭ 10-a jarcentoj, al kio sekvis obskura epoko pri kiu oni malmulte scias ĝis la ascendo de la Zagvea dinastio.