Aktau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Aktau (kazaĥe Ақтау/Aqtaw; ruse - nun Актау, pli frue - Шевченко) estas urbo en okcidenta Kazaĥio, ĉe la bordo de la Kaspia maro. La urbo havas ĉ. 160.000 loĝantojn.

Rigardo je Aktau

La urbo estiĝis pro ĝia graveco por la nuklea industrio. Ĝi estis fermita urbo ekde la 1950-aj jaroj, sub nomo Ŝevĉenko.

La industria evoluo de la regiono florigis la urbon en la 1960-aj jaroj. Tie ekfunkciis en 1973 la unua industria kovreaktoro ("BN-350"), kiu servis produktadon de la plutonio. La produktita energio servis ĉefe por sensaligo de marakvo.

Oni ĉesigis la funkciadon de "BN-350" en februaro de 2001, graviĝis la naftoindustrio por la urbo kaj la regiono. Por la plua evoluo gravas plukonstruo, modernigo de la haveno.

La klimato de la urbo estas kontinenta kun relative malvarma vintro kaj varmega somero. La jara precipitaĵo estas nur ĉ. 150 mm.