Aktivula Maturigo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La 68a sesio de la Aktivula Maturigo (AMO-68) kun la temo "La rolo de Esperanto-Centroj", la 27-an kaj 29an de okt. 2020

Aktivula Maturigo (mallonge AMO) estas programo de Universala Esperanto-Asocio, kiu celas altigi la konojn kaj kapablojn de siaj aktivuloj tra la mondo.

Ĝi realiĝas pere de intensa serio da seminarioj, longaj je 2 ĝis 7 tagoj, kun sesioj inter 4 kaj 8 horoj tage. Tipe ili okazas paralele aŭ sinsekve kun aliaj aranĝoj por esperantistoj, kiam eble kun junularaj aranĝoj. La laborlingvo dum la seminarioj estas Esperanto. Seminario tipe havas kvar gvidantojn, kiuj ne nur prelegas, sed inkluzivas en siaj kontribuoj interagajn elementojn: grup- aŭ par-laboron, komune plenumendajn taskojn, rol-ludojn aŭ diskutrondojn. Seminarioj laŭeble inkluzivas paneldiskuton aŭ forumon por kuntiri fadenojn inter la diversaj sesioj. Seminarioj laŭkonsile finiĝu per pritaksa, konkluda sesio, kiu formulu rekomendojn al nomitaj homgrupoj aŭ organizoj.

Oni provis difini la temterenon trakteblan en la seminarioj: tio estas ege vasta. Jen en precize 25 vortoj la difino:

Citaĵo
 La AMO-programo allasas ajnan temon en kiu trejnado povas akceli uzadon, konatecon kaj eblecojn de la lingvo, altigi ĝian prestiĝon kaj allogi adeptojn al ĝi. 

Al tiu difino necesas aldoni, ke oni ja ekskludas de AMO trejnadon de instruistoj kaj kursgvidantoj, ĉar oni opinias, ke tio estas tereno por Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), kiu jam tie fosadas sian sulkon.

La siglo por la programo estas AMO, kaj la Seminarioj Pri AMO iom ŝerce prenas la nomon SPAMO. La programo estis antaŭvidita en la Strategia Plano de UEA, akceptita de la Komitato de UEA en la 98-a Universala Kongreso de Esperanto en Rejkjaviko, Islando en julio 2013. La konturoj de la programo estis establitaj en la lasta parto de 2013, cele al ĝia lanĉo kaj la unua seminario frue en 2014.

Kritikoj pri la malfortoj de la programo[redakti | redakti fonton]

Unuavice malsufiĉe progresis sistema afiŝigo de materialoj: unuopaj gvidintoj prizorgis tion diversloke, sed retejo por AMO restas starigata. Necesas kompili liston de la ĝisnunaj kaj potencialaj gvidontoj (kune kun biografia prezento) kaj de la trakteblaj temoj.

Gravas kompletigi kaj organizi la bazan dokumentaron pri AMO. El tiuj kvar pleje utilas ekkoni la projekton:
D-AMO 01 skizas la programcelaron
D-AMO 02 la ecojn de seminarioj
D-AMO 07 (petilo por okazigo de seminario)
D-AMO 10, gvidilo kiu kuntiras plej diversajn konendaĵojn.

Urĝas la kreo de administra teameto por transpreni la signifan organizan kaj dokumentadan laboron – pri tio taskaro ekzistas (D-AMO 09).

AMO en 2014[redakti | redakti fonton]

La unua seminario okazis en Horány, Hungario en marto. Ĝis la jarfino okazis ok seminarioj en ok landoj, en kvar el la kvin kontinentoj. La nombro da partoprenantoj en ĉiu seminario variis inter dudek kaj sesdek kvin kaj entute temis pri pli ol 230 partoprenantoj; ĉirkaŭ kvindek gvidantoj prizorgis centon da sesioj, kun entute pli ol ducent laborhoroj.

1 Horány, Hungario (JER)
marto, 3-taga, 8 horoj tage, ĉ. 20 seminarianoj, 5 gvidantoj.
Ĉeftemo: Kiel komuniki efike.
Gvidintoj: Veronika Poór, Petro Balaž, Lu Wunsch-Rolshoven, Stefan MacGill, Orlando Raola.

2 Sidnejo, CA (NASK)
julio, 2-taga, 8 horoj tage, 25-30 seminarianoj, 7 gvidantoj.
Ĉeftemo: Strategio kaj praktiko de E-informado en Nord-Ameriko.
Gvidintoj: Mark Fettes, Grant Goodall, Humphrey Tonkin, Ĵenja Amis, Derek Roff, Chuck Mays kaj Nicholas Woods.

3 Fortalezo, BR (La 70a IJK)
julio, 4-taga, 3,5 horoj tage, 25-30 seminarianoj, 4 gvidintoj.
Ĉeftemo: Kiel organizi lokajn grupojn, gvidi teamon?
Gvidintoj: Olga Shilyaeva, Veronika Poór, kaj du pliaj.

4 Siano (Xian), CN(Fine de 5-semajna kursaro)
aŭguste, 6-taga, 6-8 horoj tage, 65 partoprenintoj, 7 chef-gvidintoj plus pliaj.
Ĉeftemo: Konsciigo, kapabligo kaj praktiko de nia lingvo.
Gvidintoj: Trezoro HUANG Yinbao, Ĉielismo WANG Tianyi, Stalino YUAN Yongming, Miaohui, Nema PARK Yongsung (Koreio), Chimedtseren Enkhee (Mongolio), Usui Hiroyuki (Japanio).

5 Fai della Paganella, IT (81a Itala Kongreso de Esperanto)
aŭguste, 4-taga, 4 horoj tage, 20-40 partoprenintoj, 4 gvidintoj.
Ĉeftemo: Kiel altigi la prestiĝon de Esperanto.
Gvidintoj: Sara Spanò, Stefan MacGill, Amri Wandel, Giulio Cappa.

6 Modra-Harmónia, SK (kadre de KAEST)
novembre, 4-taga, 3,5 horoj tage, 10-45 partoprenintoj, 8 gvidintoj.
Ĉeftemo: Ciferecigo de la Esperanta kulturo.
Gvidintoj: Eva Fitzelová, Johannes Mueller, Michal Matúšov, Mélanie Maradan, Vladimír Türk, Václav Zouzalík, kun enkondukintoj Peter Baláž kaj Stefan MacGill.

7 Lomeo, TG (kadre de Togolanda Kongreso)
decembre, 3-taga, 6 horoj tage, 29 partoprenintoj, 5 gvidintoj.
Ĉeftemo: Konsciigo en la uzado.
Gvidintoj: Adjévi ADJE, Didier Apélété AGBOLO, Raymond Yao AFANTCHAO-BIAKOU, Antoine KOUASSI-KOUABLAN, Mireille GROSJEAN

8 Weiβwasser, DE (kadre de JES)
decembre-januare, 4-taga, 3 horojn tage, 10-30 partoprenintoj, 5 gvidintoj.
Ĉeftemo: Esencaj elementoj por sukcesa E-organizo
Gvidintoj: Veronika Poór, Peter Baláž, Judith Meyer, Michael Boris Mandirola, Nico Huurman.

Planoj por 2015[redakti | redakti fonton]

La deziro por seminarioj restas – kvin estas jam akceptitaj. La unua (AMO 9) jam okazis kun krom-nomo ‘seminaRIO’ ĉar ĝi okazis fine de januaro en Rio-de-Ĵanejro, kadre de la 50-a Brazila Kongreso de Esperanto. Sekvos kadre de la Internacia Junulara Festivalo de la Itala Esperanto-Junularo la deka seminario kun ĉeftitolo Memmastrumado. Mezmaje okazos seminario (AMO 11) ankaŭ kadre de nacia kongreso, en Uppsala, Svedio. Seminarioj plie okazos en Afriko, Azio kaj Ameriko.

Perspektiva celo estas la sistema trejnado de trejnistoj – nunaj kaj potencialaj. Tion devas prizorgi iuj kun altnivelaj kapabloj pri tia trejnado, kiuj profesie plenumas tiun rolon ekster esperantistaj rondoj.

AMO 12 okazos en Raleigh, Norda Karolino, Usono, kadre de la Nord-Amerika Somera Kursaro (NASK). La AMO-seminario okazos paralele kun la Kino-Teatro-Festivalo (KTF) inter la 30a de junio kaj la 5a de julio. Inter la prezentantoj estos Paul Gubbins, Christopher Mihm, Jennifer Bondelid, Gary Grady, Chuck Mays kaj Derek Roff, kun temo: ‘Kapabligo en diversaj aspektoj de kino-arto’. Tio inkluzivos la uzon de filmoj en la informado. Ĉu por reklami, informi, eduki aŭ distri, sukcesa filmo devas enplekti diversajn kapablojn, metiojn kaj lertojn, pri kiuj malmultaj ricevis instruon. KTF/AMO donos enkondukon al diversaj aspektoj de sukcesa preparado kaj realigo de filmo. Pri filmado oni laboros pri la funkciado de la fotilo/kamerao, por sukcese kapti la momentojn, registri bonajn bildojn, kaj montri la emocie gravajn elementojn de la rakonto. Pri redaktado, oni devas lerni kiel kunmeti kaj munti la elementojn antaŭe filmitajn, kaj komuniki la rakonton. Unu flanko estas koncepta: malkovri kaj kompreni la rakontajn eblojn, kiuj vere ekzistas en la filmeroj, kaj kiuj ĉiam estas iom malsamaj ol la intenco de la verkisto kaj la komenca plano. Poste, necesas elekti kaj konkretigi unu specifan kaj finan rakonton, kaj kunmeti ĝin el la plej trafaj pecoj, per flankenmeto de ĉio balasta aŭ malhelpa. Partoprenantoj kreos kompletan filmeton dum la seminario, inkluzive de verkado de scenaro, reĝisorado, lumigo, sonregistrado kaj redaktado. Plie oni spektos mallongajn filmojn kaj analizos kaj kritikos ilin.

http://kotofesto.org/hejmo/  Arkivigite je 2017-01-05 per la retarkivo Wayback Machine  

  AMO 13 okazos en Kinŝaso, DR Kongo, inter la 4a kaj 11a de julio kun temo: ‘Lingvo kaj kulturo de Paco’. Tio okazos kunlabore inter la Landa Asocio de UEA (DKEA,prez. Lungikisa Sumbu), kaj la Nacia Komisiono por Unesko (Liema Ibongo Botie). Gvidantoj estos NLANDU LUYALU (Ĝenerale pri lingvo lernado), Arlain KIZEYIDIOKO (Esperanto-didaktiko), MAFUILA MAVOMO ( Instrumetodoj kaj Historio de la Esperanto-movado en Afriko), BATANGU MPESA (Kiel lerni Esperanton en la loka lingvo Kikongo), OMBA Alexandrine (Planado de instruista laboro kaj organizado de kursoj), MAZANGU DIUMBEKI (Konsiloj pri lingvo-instruado kaj konversaciaj rondoj).

AMO en 2016[redakti | redakti fonton]

AMO 18.[1][2]
lando: Slovakio
Dato: 7-an de januaro 2016.
Ĉeftemo: Kiel organizi E-vojaĝojn kaj turismajn ekskursojn.
Gvidintoj: Ján Vajs, Stanislav Mandrak, Dorota Rodzianko, Michal Matúšov kaj Petro Baláż.

AMO-19.[3][4]
lando: Brazilo
Dato: 2016.
Ĉeftemo: Verda Komunikado: ni kaj daŭripova mondo.

AMO-20.[5]
lando: Nepalo
Dato: 26-an de februaro 2016.
Ĉeftemo: Kiel instrui al azianoj efike kaj interese.

AMO-21.[6]
lando: Indonezio
Dato: 24-an de marto 2016.
Ĉeftemo: Instrustrategioj konvenaj por Azio kaj Oceanio.

AMO-22.[7]
lando: Italio
Dato: 23-an de marto 2016.
Ĉeftemo: SUPER-AMO 1: trejnado de trejnistoj.

AMO-23.[8]
lando: Turkio
Dato: 1-an de aprilo 2016.
Ĉeftemo: Pri eblaj agadoj por Esperanto en la Meza Oriento.

AMO-24.[9]
lando: Danio
Dato: 16-an de aprilo 2016.
Ĉeftemo: Skandinavio - FLAM-analizo kaj solvoj.

AMO-25.[10]
lando: Usono
Dato: 26-an de junio 2016.
Ĉeftemo: Vigla komunikado kun la publiko.

AMO 26.[11]
lando: Hispanio
Dato: 29-an de junio 2016.
Ĉeftemo: Aktualaj eblecoj por disvastigi Esperanton.

AMO-27.[12]
lando: Pollando
Dato: 26-an de julio 2016.
Ĉeftemo: SUPER-AMO 2; trejnitoj aplikas siajn lernaĵojn.

AMO-28.[13]
lando: Slovakio
Dato: 17-an de novembro 2016.
Ĉeftemo: Avantaĝoj kaj obstakloj de moderna komunikado.

AMO-29.[14]
lando: Tanzanio
Dato: 24-an de decembro 2016.
Ĉeftemo: Edukado cele al paco kaj disvolviĝo.

AMO en 2020[redakti | redakti fonton]

62 Aŭklando, NZ * jan 3 4 25 3 Dulanda kongreso: ‘Esperanto tre for de Eŭropo’
63V IR (Teherano) apr 2 4 ?? 4 Irana kongreso: ‘Esperanto en Izoliĝo’.
64V Tutmonde (Irano) maj 2 4 15 5 ‘Niaj fakaj asocioj levas sin’
65V Tutmonde (Irano) jun 6 6 40 4 ‘Landaj Asocioj – Leviĝantaj Agantoj’.
66V Tutmonde (ILEI) jul 7 5 30 3 Kadre de VEKI: ‘Instruistoj – roloj, taskjoj, respondecoj’
67V Modra-H, (SK) aŭg 1 3 20 1 KAEST, Apenaŭ okazis, sed unu prezentaĵo estas.
68V Greziljono, (FR) okt 1 4,5 10 2 ‘La rolo de Esperanto-Centroj’
69V Oslo, NO nov 1 4 30 1 ‘Renovigo kaj plijunigo de la skandinava komunumo’
70V Vroclavo, PL nov 1 3 ?  20 1 ‘Varbado de junuloj en Eŭropo.’
71V Ĉinio, CN dec 1 Zamenhoftaga festado

AMO en 2022[redakti | redakti fonton]

Loko M T Kadra aranĝo: Ĉeftemo
‘Ŝtopi la digojn’ – kiel aliri niajn malfortojn. Irana kongreso

N Loko M T Kadra aranĝo:

72 H Irano H apr 1 ‘Ŝtopi la digojn’ – kiel aliri niajn malfortojn. Irana kongreso

73 V Kioto, JP maj 1 Ekonomio favoru esperantistojn. Unuafoje kun IKEF

74 V Virtuala Kongreso jul 1 Altiri pli da junuloj en Eŭropo. Kun la VK de UEA

75 H Greziljoro, FR, H jul 2 Kulturo ene de Esperanto

76 V Benino, V. jul 2 En la Virtuala Kongreso de ILEI. Edukado kaj kulturo

77 H Vroclavo, PL, H sept 1 Reteno de junularo kaj oraĝuloj en kursoj

78 H Zagrebo, HR N nov 2 Literaturumi traduke. Memorkunsido por Lucija Borčić

79 V Kioto, JP nov 1 Etikaj aspektoj de komerca agado

80 H Pekino, CN dec 1 Strategia planado por la ĉinaj regionoj

81 H Lomeo, TG dec 2 Esperanto per io, io per Esperanto. Kadre de nacia togolanda kongreso

∑ 10 9 landoj, (2 novaj: HR, JP) -- - --

N: Numero seria; H: Hibrida seminario; V: Virtuala seminario; Loko: Landkodoj laŭ ISO-normoj (JL 2018, p. 254); M: Monato; T: Nombro da tagoj kun seminaria programo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]