Aktivula TrejnSeminario de SEJM

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Aktivula TrejnSeminario (ATS) estis aranĝo de SEJM-2. Celo de la seminarioj estis plialtigi organizajn kapablojn de aktivuloj.

ATS-3[redakti | redakti fonton]

En 1992 (ekde la 2-a de februaro ĝis la 7-a de februaro) estis organizita ATS-3 por Esperanto-instruistoj: lekcioj pri Ĉe-metodo (A- kaj B-seminarioj), metodoj de sovetiaj E-instruistoj.

ATS-4[redakti | redakti fonton]

La informletero pri ATS-4

En Moskvo en 1993 (ekde la 6-a de februaro ĝis la 13-a de februaro) okazis ATS-4 dediĉita al intensa instruado. Dum la seminario partoprenantoj spertiĝis pri adaptado de la intensa metodo al instruado de Esperanto. Dum libera tempo la seminarianoj partoprenis rolludon "Kiel funkcias sukcesa E-klubo". Ĉeforganizanto Irina Gonĉarova.

Kiel aranĝi renkontiĝojn[redakti | redakti fonton]

"Kiel aranĝi renkontiĝojn" 30.04-02.05.1995 en Minsko, Belorusio; ĉeforganizantoj: Vladimir Perepelica (de SEJM), Alla Fridman (loka organizanto).