Akto (teatro)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Akto en la lingvaĵo de teatro estas parto de teatraĵo, aparte de dramo, sed ankaŭ en opero aŭ aliaj genroj de muzika teatro, enhavanta kelkajn scenojn strikte kunligitaj, kaj dividita de la aliaj aktoj de la teatraĵo per paŭzoj. La finon de akto en dramo sceneje klare montras la falo de la teatra kurteno.

En iuj teatraĵoj respektive inter du filmoj en kinejo la divido anstataŭ per paŭzo okazas per tempo nomata interakto, en kiu la publiko restas en siaj seĝoj kaj aŭ muziko aŭ aktoro(j) antaŭ la fermita teatra kurteno gvidas la atenton al la sekva akto. En la Hispana ora epoko oni uzis interaktojn de komedioj por ludi etajn teatraĵojn pli distrajn nome "entremeses".

En Francio dum la epoko de klasicismo ekzistis tre ekzaktaj, preskaŭ pedantaj konceptoj pri specoj kaj nombroj de la aktoj de dramo, kiujn oni pravigis per kutimoj de la antikva epoko.

Foje miksiĝas la divido de dramo en aktojn (kiu korespondas al la enhava logiko) kaj la divido en scenejajn dekorojn aŭ "bildojn" (laŭ la lokoj de la enhavo, do laŭ diversaj kulisoj kaj dekoroj de la scenejo), ĉar ankaŭ por redekoro de la scenejo kutime mallonge fermiĝas la teatra kurteno - por ke oni ne vidu la kulisajn laboristojn. Laŭ la reguloj de la franca klasicisma epoko ĉiu akto nur enhavu unu lokon kaj tempon, do ne necesigu scenejan redekoron ene de la akto. Dum la baroko kaj en pli novaj kaj pli grandaj teatraj verkoj tamen iĝis kutime havi plurajn scenejajn dekorojn aŭ "bildojn" en unu akto, kaj plurajn scenojn ene de unu sceneja dekoro aŭ "bildo". Modernaj teatraĵoj ekde la 20-a jarcento plejparte ne plu dividatas en aktojn, sed la verkisto de la teatraĵo - en iuj kazoj ankaŭ la reĝisoro - sobre pripensas, ĉu kaj kiam paŭzo utilas kaj por la publiko kaj la aktoroj.

Nombro de la aktoj[redakti | redakti fonton]

La unuaktaĵoj estas senpaŭzaj teatraĵoj, kiuj ekestis el la interaktoj de pli grandaj dramoj en la 17-a kaj 18-a jarcentoj. Dum la 18-a kaj 19-a jarcentoj oni ankaŭ surscenigis plurajn unuaktajn dramojn la saman vesperon, aŭ prezentis kombinaĵon de unuakta dramo kaj unuakta baleto aŭ simile.

Simplajn, malmulte torditajn enhavojn eblas sceneje prezenti en unu aŭ du aktoj. La plej multaj dramoj ekde la 18-a jarcento tamen tradicie havas aŭ tri aŭ kvin aktojn. Triaktaj dramoj plej ofte konsistas el unua akto de prezento de la drama problemo, el dua akto, en kiu evoluas la rakonto, kaj tria akto, kiu prezentas la kulminon de la tensio – la solvo de la rakonta problemo en komedio respektive la katastrofo en tragedio. Kvinaktaj dramoj kutime havas saman unuan kaj lastan aktojn, sed pli detale kaj plurfacete dividas la mezan parton, la evoluon de la rakonto, al tri apartaj mezaj aktoj.

La divido de dramo en kvin aktojn baziĝas sur la drama poezio de Horaco kaj validas por multaj, kvankam ne por ĉiuj antikvaj verkoj de la helenisma teatro. La antikvaj komedioj de la romiaj poetoj Plaŭto kaj Terentio ĉiuj havas kvin aktojn.

Divido de dramo en kvar aktojn estas relative malofta kaj koncernas preskaŭ nur verkojn el la 19-a jarcento. Pli ol kvin aktoj same maloftas. Se la materialo por drama prezento tiom ampleksas, ke teatra verkisto pensas ne sukcesi trakti ĝin ene de kvin aktoj, ankoraŭ ekzistas la eblo antaŭ la unua akto aldoni antaŭludaĵon aŭ "prologon", kaj post la lasta akto postludaĵon aŭ "epilogon".

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gustav Freytag, Die Technik des Dramas ("la tekniko de dramo", germanlingve). Lepsiko: Eldonejo Hirzel 1863, represo Stutgarto: Eldonejo Reclam 1983. ISBN 3-15-007922-5