Aktoj de la Akademio 1968-1974

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Aktoj de la Akademio 1968-1974
Aktoj de la Akademio 1968-1974
Aktoj de la Akademio 1968-1974
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 1976
Urbo Roterdamo
Eldoninto Akademio de Esperanto
Paĝoj 80
vdr

Aktoj de la Akademio 1968-1974 estas raporto de la Akademio de Esperanto pri ties agadoj dum la indikita periodo.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

Citaĵo
 ...La broŝuro konsistas el du partoj : la unua entenas la oficialajn tekstojn, laŭstatute voĉdonitajn de la Akademio, la dua la neoficialajn, kiuj, kvankam siatempe komunikitaj al la Akademio kiel indaj je ties konsidero, ne estis submetitaj al formala voĉdono.

En la unua parto troviĝas, krom diversaj administraciaj informoj : 1° La Oka Oficiala Aldono al la Universala Vortaro. 2° La Baza Radikaro Oficiala. Tiuj du dokumentoj celas precipe interharmoniigi kaj oportune klasigi nian oficialan vortotrezoron, tiel ke ĝi pli fidele respegulu la efektivan uzadon de la lingvo, kaj faru ĝian instruadon pli metoda kaj racia. 3° La Rekomendoj de la Akademio pri la ĝusta uzado de la refleksivaj pronomo kaj adjektivo kaj pri la senco de "po".

En la dua parto disponiĝas : 1° Raporto de R. Schwartz pri la uzado de la pasivaj participoj en la Zamenhofa traduko de La Rabistoj. Tiu teksto estis komunikita al la Akademio aldone al la Cirkulero no 92, sed ĝi certe meritas pli vastan publikon, prezentante admirindan modelon de scienca esplorado. R. Schwartz ja ne apartenis al nia Akademio, sed sole nur pro sia rifuzo kandidatiĝi; kaj pri li mi volonte ripetus la verson, kiun oni povis legi sur la busto de Muliero, kiam oni ĝin instalis en 1778 en la salono de la franca Akademio :
Rien ne manque à sa gloire, il manquait à la nôtre
(Al lia glor' nenio, al nia li mem mankas).

2° Du artikoloj de D-ro Albault, pri kiu la Akademio decidis ilin publikigi en ĉi tiu loko de la "Aktoj", kun la celo nur informi la publikon, nek aprobante, nek malaprobante liajn proponojn, kaj lasante al la uzado la fiksadon de la definitivaj formoj. 3° Konsultoj de la Prezidanto kaj de la Direktoro de la Gramatika Sekcio pri kelkaj lingvaj punktoj... 
— Antaŭparolo p. 3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]