Aktoro de la nacio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Aktoro de la nacioAktorino de la nacio honortitolon ricevas en Hungario tiuj vivantaj aktoroj de la nacia aktorludo, kiuj atingis elstaran honoron sur tereno de la flegado de la hungara lingvo, interpretado de la hungara literaturo, evoluigo, popularigo de la hungara aktorludado, aktorado. La titolo estis eldonata unuafoje la 22-an de aŭgusto 2000.

La titolo estas portebla ĝis morto, ĝin povas porti samtempe nur 12 homoj, kiuj ricevas ĝis sia morto 500.000 forintojn po monato (10-obla sumo rilate al la minimuma honorpremio, ĉ. 2.500 Eŭroj). Se unu mortas el la dekduopo, la aliaj elektas novan per unuanima interkonsento.

La titolo „Aktoro de la Nacio” estas donebla al tiu, kiu

  • havis elstarajn ĉef- aŭ epizodrolojn,
  • superis la 62-an jaron,
  • aktoris dum 40 kaj minimume 20 jarojn sur scenejo de la Nacia Teatro.

La rekonon disdonis unuafoje, laŭ propono de Schwajda György [ŝvajda djordj], registara komisiito, la ĉefgvidanto de Nacia Teatro.

La portantoj de la titolo (2007)

Pli fruaj portintoj

vidu: Sportisto de la nacio