- 6-a de marto
Subita forpaso de Rick Miller, usona Esperantisto kaj Vikipediisto.
- 4-a de marto
WikiLeaks diras ke la korpo de Usama bin Laden estus en Usono. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj
- 1-a de marto
Nord-Koreio akceptis prokrasti nuklean programon kontraŭ ricevo de manĝo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj
- 29-a de februaro
Hinda Oceano: Drivanta krozŝipo Costa Allegra estas tirata de fiŝkapta ŝipo direkte al Mahé (Sejŝeloj).
- 28-a de februaro
Francio: Leĝo pri agnosko de la Armena genocido estis cenzurita de Konstitucia Konsilio de Francio.
- 27-a de februaro
Wikileaks publikigas kvin milionojn da retpoŝtaĵoj de la privata spionagentejo STRATFOR, kiu ofertas servojn al Usono kaj al privataj entreprenoj. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj
- 26-a de februaro
Holivudo: Franca aktoro Jean Dujardin gajnis Oskar-premion por plej bona aktoro pro The Artist. La filmo siavice ricevis Oskar-premion por plej bona filmo. Reĝisoro Michel Hazanavicius ankaŭ estis premiita.
- 23-a de februaro
La maŝintradukilo de la entrepreno Google, Google Translate komencis traduki el kaj al Esperanto. Tiu ĉi estas la 64-a lingvo kiu estas uzata en tiu servo. Pli detale ĉe Vikinovaĵoj
- 22-a de februaro
Argentino: Fervoja akcidento okazis en Bonaero. Pereis 50 kaj estis vunditaj 675 homoj.
- 17-a de februaro
Lasta tago por interŝanĝi monbiletojn de francaj frankoj por havi eŭron.
Demisias Christian Wulff kiel prezidanto de Germanio, post akuzoj de koruptado.
|