Akure

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Akure estas metropolo, ĉefurbo de subŝtato kaj universitata urbo en Niĝerio.

Loko de Akure sur mapo de Niĝerio

Enhavo

Bazaj informoj[redakti]

Geografio[redakti]

Akure situas parte sur ebenaĵo, parte sur deklivoj.

Historio[redakti]

Panoramo en Akure

La palaco en la urbo estis konstruita en 1150, sed la urbo estas pli malnova. Nuntempe joruboj vivas en la metropolo, ili havas diversajn religiojn, ekzemple kristanismon, islamon kaj totemismon.

Ekonomio[redakti]

Akure estas centro de komercado. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas kakaojn, maniokojn, maizojn, kotonojn kaj tabakojn.

Trafiko[redakti]

Akure havas flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Osogbo kaj Beninurbo.

Klimato[redakti]

Akure situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo estas ĉ. 23-26 °C. Jare pluvas 1569 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed inter aprilo-oktobro pli ofte.

Vidindaĵoj[redakti]

Fontoj[redakti]

  • Angla kaj kroata Vikipedioj
  • mapo
  • [1]