Akureyri

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Urba blazonŝildo
Urbocentro.

Akureyri estas urbo en Islando kun ĉirkaŭ 17.000 loĝantoj, laŭ la datumoj de 2007. Ĝi situas norde de la lando, en la regiono Norðurland eystra. Ĝi estas la kvara plej granda urbo de la lando, tuj post Hafnarfjörður, Kópavogur kaj Reykjavík.

Klimato

Pro tio, ke ĝi situas en la ekstrema nordo de la lando kaj apudmare, ĝia averaĝa temperaturo ĉirkaŭas 4 °C. La averaĝa temperaturo dum vintro ĉirkaŭas -1,5 °C kaj dum somero, 11 °C. La ekstremaj temperaturoj registritaj estis -23,2 °C en 1947 kaj 28,1 °C en 2006.

La jaraveraĝa pluvo estas 450mm.

Ĝia norda lokiĝo estas antaŭ notinda rilate al la incido de sunaj radioj. Dum la somero, Suno restas en la ĉielo dum ĉirkaŭ 21 horoj. En la alia flanko, dum la vintro, nur 3 horoj estas helaj. Dum la tuta jaro ekzistas nur iom pli ol 1000 sunlumaj horoj.

Vizitindaj lokoj

Botanika Ĝardeno

Sudokcidente en la urbo, la ĝardeno mirigas pro la bunteco de la plantoj. Ekzistas ĉirkaŭ 6000 specoj de vegetaloj, inter kiuj 400 estas de la propra regiono.

Nonnahús

Domo de la porinfana verkisto Jón Sveinsson. En tiu loko, Sveinsson skribis aron da noveloj pri islanda knabo nomita Nonni.

Nuntempe ĝi estas muzeo kun la personaj havaĵoj de la verkisto.

Akureyrarkirkja

Urba katedralo, inaŭgurita en 1940.

Náttúrufræðistofnun Norðurlands

Naturhistoria muzeo.

Transportoj

Akureyri havas gravegan rolon en la transportsistemo de Islando.

La urbo estas ligata al Þjóðvegur 1 (Vojo 1), ŝosea ringo kiu ligas la plej gravajn regionojn de la lando.

Ĝia haveno estas grava centro de procesado de peskadaj produktoj.

La flughaveno estas uzata ĉefe por landaj flugoj, sed ĝi povas ankaŭ ricevi internaciajn flugojn.

Edukado

La Universitato de Akureyri (Háskólinn á Akureyri) oferas graduiĝajn kaj magistriĝajn kursojn en la fakoj: Juro, Socia Scienco, Sanscienco, Pedagogio, Ekonomiko kaj Naturscienco.

Ekde 2007, ekzistas la Lernejo pri scienco de renoviĝanta energio, projekto religita danke al kunlaboro de islandaj universitatoj, kun helpo de la Poreduka Ministerio.

Eksteraj ligiloj