Akvaforto

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Akvaforto estas kupra plato, en kies surfacon oni per fortakvo korodis bildon por presi tiun. Ankaŭ tia presita bildo nomiĝas akvaforto.

Akvaforto do estas speco de kuprogravuraĵo, kiu por gravuri uzas ne pintan ilon, sed fortakvon (miksaĵon de nitrata acido kaj akvo). Por tio oni kovras la platon per protekta tavolo, ekzemple el vakso, en kiun la artisto gravuras la bildon. La netuŝitaj partoj de la tavolo tiam protektas la kupron kontraŭ la acido. Estas pli facile desegni en la vaksa tavolo ol rekte en kupro.

La vorto devenas de la latina esprimo aqua fortis (= forta akvo, fortakvo), uzata ankaŭ por tiu prestekniko. Ĝi do en Esperanto ne estas kunmetita, sed havas unu solan radikon, akvafort-.

[redakti] Aliaj projektoj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj