Akvantilopo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Akvantilopo (Kobus ellipsiprymnus) estas granda antilopo de la genro Kobus troviĝanta amplekse en subsahara Afriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

La Akvantilopo estas 120 al 136 alta ĉe ŝultro.[1] Longo de korpo plus kapo estas el 140 al 240 cm kaj vostolongo el 10 al 45 cm.[2] Maskloj pezas 200-300 kg kaj inoj 160-200 kg.[3] Ties dorso estas ruĝecbrunaj kaj iĝas iom pos iom pli malhelaj pro aĝo; ili havas blankan makulon subgorĝe kaj en pugo ĉikaŭ la vostobazo kiel cirklo. La fluaĵoj el la ŝvitoglandoj produktas fiodoron en ties viando, se la animalo ne estas zorgege senhaŭtigita. Laŭ afrika mito, la viando de akvantilopo ne manĝeblas, sed tio ne veras — kvankam ne tre bongusta, la akvantilopa viando estas sekure manĝebla. La longaj, spiral-strukturaj kornoj, troviĝantaj nur ĉe maskloj, iras reen kaj supren.

Vivejo[redakti | redakti fonton]

La Akvantilopoj troviĝas en arbustaroj kaj savanoj ĉe akvo kie ili manĝas herbon. Spite ties nomo, la Akvantilopo ne pasas multan tempon en akvo, sed ili rifuĝiĝas tie por fuĝi el predantoj. Ili estas dumtagaj animaloj. Ino ariĝas en gregoj el 2 al 6 centoj da individuoj. Maskloj tenas teritoriojn de ĉirkaŭ 1.2 km² dum ties centra epoko. Ili kutime perdas siajn teritoriojn antaŭ la aĝo de 10.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

    • Akvantilopo (Kobus ellipsiprymnus).
      • Marka akvantilopo (Kobus ellipsiprymnus ellipsiprymnus ).
      • Orientafrika akvantilopo (Kobus ellipsiprymnus thikae).
      • Cerva akvantilopo (Kobus ellipsiprymnus defassa).
      • Angola akvantilopo (Kobus ellipsiprymnus penricei).
      • Mezafrika akvantilopo (Kobus ellipsiprymnus annectens).
      • Okcidentafrika akvantilopo (Kobus ellipsiprymnus unctuosus).

Etimologio[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Kingdon, 1997, pp. 407–409.
  2. Burnie D kaj Wilson DE (Eds.), Animal: The Definitive Visual Guide to the World's Wildlife. DK Adult (2005), ISBN 0789477645
  3. Kingdon, 1997, pp. 407–409.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]