Akvobaraĵo Sup'ung

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Akvobaraĵo Sup'ung en 2010
Dum konstruado de Akvobaraĵo Sui-ho

La Akvobaraĵo Sup'ung (koree: 수풍댐, 水豊댐) , ankaŭ nomita la Akvobaraĵo Shuifeng (ĉine: 水丰水库) kaj antaŭe la Akvobaraĵo Sui-ho (japane:水豊ダム) , estas grava akvobaraĵo sur la Rivero Yalu (-Amnok) ĉe la limo inter Liaoning Provinco en Ĉinio kaj Nord-Pjongan provinco en Nord-Koreio. La digo estis konstruita de Japanio inter 1937 kaj 1943 por generi elektron kaj riparita kaj renovigita plurfoje dum la jaroj, ĉefe pro damaĝo de inundoj. Dum la korea milito la digo estis bombardita de Usono tri apartajn fojojn. En la momento de ĝia finaĵo, la digo estis la plej granda en Azio kaj daŭre estas la plej granda hidroelektra centralo en la Yalu rivero. Elektra potenco estas egale dividita inter Ĉinio kaj Nord-Koreio.