Hidroelektra centralo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Akvoelekra centralo)
A - rezervujo, B - elektra centralo, C - turbino, D - generatoro, E - enlasejo, F - kondukilo, G - altatensiaj dratoj, H - rivero

Hidroelektra centralo (aŭ Akvoelektra centralo) estas elektra centralo kiu uzas fluantan aŭ falantan akvon por movigi turbinon; (Hidraŭlika turbino). Ili troviĝas en rojoj kaj riveroj kun jes aŭ ne artefarita baraĵo. La niveldiferenco kaj la fluokvanto estas difinaj por la funkciado.

En Suda Ameriko tri kvaronoj de la elektra energio venas de hidroelektraj centraloj. La uzo de akvoforto (ankaŭ nomata "blanka karbo") ne alportas poluadon aŭ danĝeran radioaktivan restaĵon.

La aserto, ke "hidroelektraj centraloj estas rigardataj kiel produktiloj de verda energio" certe ne en ĉiuj kazoj validas. Precipe la grandaj projektoj de bariloj, plej aktuale la Baraĵo Tri Gorĝoj, kaŭzas severajn detruojn de la naturo kaj ofte okazas deviga translokigo de la enloĝantaro. La kalkulo, ĉu la gajno el la produktado de elektro, vere rekompensas al la detruaj sekvoj, ne ĉiam okazas honeste.

Kutime kun la akvobarilo estas ligitaj aliaj funkcioj (akvumo de agrikultura grundo, provizo de pura akvo por la industrio), kiuj ne ĉiam kaj ĉiumomente harmonias kun maksimuma produktado de elektra energio. La barilo retenas nutran ŝlimon kaj sablon, kiu estas bezonata en la malsupraj regionoj de la rivero kaj anstataŭenda per artefaritaj kemiaj produktoj.

Grandegaj neuzitaj kapacitoj troviĝas en la malgrandaj kaj adaptitaj projektoj, kiuj liveras elektran kurenton por vilaĝoj kaj malgrandaj urboj multe pli malmultekoste ol sunpaneloj.

Listo de kelkaj gravaj hidroelektraj centraloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]