Akvoenergia centralo Horst

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvoenergia centralo Muelejo Horst 2005 - elorienta rigardo
Muelejo Horst, elokcidenta rigardo
Franz Dinnendahl

La muelejo Horst hodiaŭ estas akvoenergia centralo ĉe rivero Ruhr en la urboparto Horst de Essen. Ĝi apartenas al la itinero de l‘ industria kulturo.

Muelejo kaj energicentralo[redakti | redakti fonton]

Ĉ. 300 metrojn kontraŭflue de la hodiaŭa centralo troviĝis muelejo unuafoje dokumentita en 1319. Ĝi apartenis al la suverenoj de Horst. Tiuj ĉi posedis bienojn ekde la Mozo ĝis la Saŭrlando.

La maŝinkonstruisto Franz Dinnendahl (* 1775; † 1826) kaj lia frato Johann naskiĝis kiel filoj de la muelisto en la muelejo Horst. Hodiaŭ tabulo memorigas pri ĉi-tiu industria pioniro de la minado.

La muelejon transprenis en 1840 la Essen-a industriisto Friedrich Ludwig Niemann, kiu konstruigis, kiel rezidejon, vilaon en la proksimeco.

En la jaro 1910 la entreprenisto Wilhelm Vogelsang (naskita en 1877; mortinta en 1939) plipropone aĉetis el bankroto la muelejon, la kamparon Hörster Feld kaj ĝian terenon, Horst kaj la rezidejon, la hodiaŭan vilaon Vogelsang (birdokanto). Li konstruigis plurajn fabrikdomojn en brikkonstrumaniero. La ĝis nun konerviĝinta kamentubego de la karbidofabriko entenas helajn ŝtonbendojn kaj la skribon W. Vogelsang.

Vogelsang fondis ankaŭ la novan karbominejon Wohlverwahrt (malfunkciigita en 1962) supre de la instalaĵo. De la iama minejo ankoraŭ hodiaŭ estas konservita konstruaĵo de la fonda jaro. Vogelsang ne aliĝis la karbidosindikaton, tut-eŭropa kartelo, kaj devis eksfunkciigi la fabrikon en 1932. La energicentralo tamen restis funkcianta ĝis sia eksfunkiado en 1971 (post rompiĝo de kronrado). La nova muelejo situas en la hodiaŭa okcidenta alo de l' fabriko. Ĝi estis utiligata kiel oleo-, frukto- kaj bluomuelejo. La bluon (tenarda bluo) oni rompis el kobalto devena el la Hesper-valo ĉe la lago Baldeney. Oni aplikis ĝin i.a. por bluigi la sklavokitelojn por Karolino.

La konstruentreprenisto Franz Rudolph akiris en 1985 la instalaĵon je simbola prezo de 1 DM kaj investis ĉ. 17 milionojn da DM en la monumentprotektatan domon. Ekde 1989 la elektrocentralo denove provizas elektron en la reton de la elektroprovizanta entrepreno RWE. La centralo povas provizi ĉ. 2.500 mastrumaĵojn per mediofavora elektro.

La malnova kluzo[redakti | redakti fonton]

Reĝo Frederiko la 2-a ekde 1774 ĝis 1780 ŝipirebligis la Ruhr-on, kaj do la barono de Wendt starigis en la jaroj 1774/75 vejron (transŝarĝejo) kaj kluzoĉambron je la maldekstra riverbordo. Hodiaŭ ĝi konsistas el brikmasonaĵo kun kovroplatoj el naturŝtono. Ekde la ĉesigado de la perŝipa karbotransporto en 1890 sekve de la ekestanta fervojo la kluzo ne plu estis uzata.

La lando NRV akiris ĝin en 1982, surmetis al ĝi en 1984 la monumentprotektadon kaj restaŭris ĝin elspezige. Por tio oni devis plifortikigi la ĉambromurojn, firmigi la subgrundon kaj pliprofundigi la kluzon je du metroj. Poste oni enmetis novajn pordojn kun ŝtalkadro kaj ligna tabulegaro laŭmodele de la originalo. La kluzo superas niveldiferencon de 3,35 metroj. La loĝdomo de l‘ kluzogardisto ne plu ekzistas.

Dum someraj sekaj sezonoj la apuda retropumpstacio povas repumpi ĝis ĉ. 2.200 litrojn da akvo en sekundo je 4,03-metra alteco, por teni la akvonivelon por la trinkakvoproduktado.

Bildgalerio de la malnova kluzo

Situo[redakti | redakti fonton]

  • Anschrift: In der Lake, Essen-Horst
  • ÖPNV: S-Bahn-Haltepunkt Essen-Horst

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]