Akvoenergia centralo Raffelberg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvoenergia centralo Raffelberg
run-of-the-river power station [+]

Supermara alteco31,85 m ü. NHN [+]
Koordinatoj51° 26′ 31″ N, 6° 49′ 37″ O (mapo)51.4426.827Koordinatoj: 51° 26′ 31″ N, 6° 49′ 37″ O (mapo)

Akvoenergia centralo Raffelberg (Germanio)
Akvoenergia centralo Raffelberg (Germanio)
DEC
Akvoenergia centralo Raffelberg
Akvoenergia centralo Raffelberg
Map
Akvoenergia centralo Raffelberg
Vikimedia Komunejo:  Wasserkraftwerk Raffelberg [+]
vdr
Akvoenergia centralo Raffelberg
Centralo, vidate de la suproakva flanko

La akvoenergia centralo Raffelberg estas unu el du riveraj akvoenergiaj centraloj en Mülheim ĉe Ruhr. En la urboparto Speldorf ĉe la malsupra fluo de Ruhr ĝi situas 7,67 kilometrojn antaŭ la enbuŝiĝo en la Rejnon kaj estas la lasta akvoenergia centralo de la Ruhr.

La centralo[redakti | redakti fonton]

La riverakva centralo, kiun mastrumas urba entrepreno, havas kvar Francis-Turbinojn kun orta ŝafto, konektita kun mit samtempo-generatoroj de Siemens ausgestattet. Je faloalteco de 6,85 metroj ĝi havas produktkapablon de ĉiujare 22 milionoj milvato-horoj. La elektrogenerado de ĉi tiu centralo evitas kompare kun samkapabla brulenergia centralo la produktadon de proksimume 20.000 tunoj da CO2. La turbinoj povas forkonduki maksimume 105.000 litrojn da akvo ĉiusekunde.

La retropumpstacio[redakti | redakti fonton]

Ĉe la akvoenergia centralo Raffelberg troviĝas la dua el ok retropumpstacioj de la Ruhr. Du pumpiloj kun tutmotora kapablo de 1120 vato kaj kaj pumpkapablo de 10.000 litroj ĉiusekunde laŭbezone povas pumpi la akvon 6,85 metrojn alten retroe en la supran akvon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Pro la varaj kaj monaj pagoj de reparacioj al Francujo post la malvenko je la Unua Mondmilito kaj la el tio rezulta manko de karbo kiel energiliveranto, la urbo decidis starigi akvoenergian centralon proksime de la nova Ruhr-Kluzo Raffelberg. La centralo staru apud la Ruhr-Ŝipkanalo, kiu tiam ne estis finkonstruita. La kanalo devis konekti la ankaŭ tiam konstruatan havenon de Mülheim kun la Rejn-Herne-Kanalo, la havenoj de Duisburg-Ruhrort kaj la Rejno.

La planadoj por la akvoenergia centralo komenciĝis en 1922. La konstrulaboroj daŭris de 1923 ĝis 1926. La 26-an de februaro 1926 la centralo unuafoje produktis elektron tension da 5.000 Voltoj. La elektro provizis la lokan reton de Speldorf kaj ankaŭ, transformtite je 25 mil voltoj, la transregionan reton kaj la ŝtaluzinon Friedrich Wilhelms-Hütte.

Komence de la 1960-aj jaroj oni aliekipis la generatorojn sur 10.000 Voltoj, en la 1970-aj jaroj la centralo ricevis elektronajn mastrumilojn por aŭtomata mastrumado. Ekde 1986 la centralo substaras sub monumenta protektado, la originale konserviĝintaj Francis-Turbinoj el la 1920-aj jaroj estas allogaĵo. Julion de 2001 oni instalis ĉe la centralo fiŝpasejon longan je 130 metroj. Akvoenergia Centralo Raffelberg estas ero de la Itinero de la Industrikulturo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]