Akvoenergio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Akvoenergiejo (konstruita 1891) en Schöngeising, Germanio

Akvoenergio signifas la fluenergion de la fluanta akvo, kiun oni transformas hodiaŭ per konvenaj maŝinoj (ĉefe turbinoj) al elektra energio (t.e. hidroelektro). En la fruhistoriaj tempoj oni uzis la mekanikan energion de akvo rekte (ekz en muelejoj).

Moderna akvoelektrejo en Niĵnij Novgorod
Akvoenergiejo (operacia en la jaro 1892) en Schöngeising

La eluzo de la akvoenergio signifas la eluzon de la akva potenciala energio (situa energio) en la gravita kampo de la Tero. Ĉe subenfluo la potenciala energio transformiĝas al flua energio (moviĝa energio de la akvo).

La akvoenergia centralo apartenas al la renoviĝantaj energifontoj.

La akvo vaporiĝas per la suna radiado formante nubojn, el kiuj defalas precipitaĵo. El la falita precipitaĵo povas formiĝi rojojn, poste riverojn, kies fluenergion povas eluzi la homoj.

Diagramo de generatoro en akvoenergia centralo:
A generatoro, B turbino

La plimulto de la hodiaŭaj akvocentraloj funkcias laŭ principo de la praaj akvoradoj, kiuj pelis muelejojn. Ĉe la centraloj la akvo movas radon ĉirkaŭ generatoro kaj produktas el la kineta kaj potenciala energio elektran energion.

La akvoenergio donas 18 % de la tutmonde produktita elektra energio kaj tiel same grandas kiel atoma energio. Akvoenergio estas la sola renoviĝanta energio, kiu grave prizorgas la homan bezonon je energio (suno, vento, tervarmo kaj biomaso kune donas nur 2%).

La transformado de la akvoenergio al elektra energio estas tre efika. La turbinoj kaj generatoroj laboras je rendimento de 90% (por komparo: malpezakva reaktoro: 33%, karbona centralo: 40%, moderna tergas-kombincentralo: ĉirkaŭ 60%).

Tipoj[redakti | redakti fonton]

Ankaŭ vidu[redakti | redakti fonton]